Blovorkestro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Simfonia blovorkestro
Kampara amator-blovensemblo en GDR

Blovorkestroblovmuzikistaro estas ar-nomo por orkestroj, kiu ĉefe konsistas el blovinstrumentoj kaj ludas blovmuzikon.

Ĉi tiu ĝenro de muzikaj ensembloj ampleksas grandan spektron da tre diversaj blovensemblaj formoj, kies ĉefaj formoj estas simfonia blovorkestro kaj blovmuzika bando. Tiuj povas ege varii laŭ instrumentaro kaj repertuaro, kio ankaŭ dependas la diversaj regionaj kaj nacioj tradicioj. Nomindas brass bands en Anglujo, harmonieorkestenorchestres d'harmonie en Belgio, Francio kaj Nederlando, bandas en Hispanujo kaj Meksikio kaj Concert Bands en Usono. Ekzistas same profesiaj blovorkestroj (ekz. de la armemuziko) kiel ankaŭ amator-orkestroj.

La plej granda parto de la blovorkestroj havas krom blovinstrumentoj ankaŭ frapinstrumentaron kaj perkutinstrumentojn. En grandaj simfoniaj blovorkestro la instrumentado entenas ankaŭ kromajn instrumentojn kiel kontrabasojn, violonĉelojn, pianon kaj harpon.

Instrumentado[redakti | redakti fonton]

La instrumentado povas same kiel la sidordo treege varii de orkestro al orkestro. Nuntempe ĝi ofte ampleksas jenajn instrumentojn:

Lignaj blovinstrumentoj[redakti | redakti fonton]

Latunaj blovinstrumentoj[redakti | redakti fonton]

Ne-blovaj instrumentoj (parte laŭplaĉe)[redakti | redakti fonton]

La naskiĝo de la "harmoniorkestro"[redakti | redakti fonton]

Granda harmoniorkestro: Muziekvereniging Excelsior, Winterswijk

La Granda revolucio estis politika renverso en Francujo dum la lasta jardeko de la 18-a jarcento, kiu anstataŭis la monarĥion per republiko. La revolucio malkatenis periodon de milito, kiu furoris dum 23 jaroj en Eŭropo. La 14-an de julio 1789 parizanoj atakis la malliberejon de la Bastilon. Tiujn tagojn la burĝoj ankaŭ fondis propran civitanan armeon nome Garde Nationale.

La “Musique de la Garde Nationale”[redakti | redakti fonton]

Ĝis la konkero de la Bastilo "harmonimuziko" (orchestre d'harmonie; vidu supre) signifis en Francujo muzikon por blovensemblo de 8 ĝis 12 muzikantoj, same kiel ankaŭ en Anglujo, Aŭstrujo, Prusujo kaj aliaj landoj. Malpli ol jaron poste Parizo havis profesian orkestron de almenaŭ 45 muzikistoj.

La 14-an de julio 1790 estis la unua memortago de la falo de la Bastilo. La ceremonion ornamis la unua “Te Deum” de François-Joseph Gossec por trivoĉa virĥoro kaj granda harmoniorkestro (“musique militaire” de 12 muzikistoj, nome kun flutoj, klarnetoj, hobojoj , trumpetoj, kornoj, fagotoj, serpentoj kaj frapinstrumentoj). Dank' al ĉi tiu la “Commune de la Ville de Paris” decidis la fondadon de profesia muzikensemblo en la sino de la Garde Nationale. Unua dirigento fariĝis Gossec. La postsekvajn naŭ monatojn naskiĝis la moderna harmoniorkestro. La jaron 1790 oni do povas nomi naskiĝjaro de la harmoniorkestro.

Muzikpodio en Torrelavega, Hispanujo

Antaŭ la falo de la Bastilo publikaj koncertoj estis maloftaj. Post la Franca Revolucio tio rapide ŝanĝiĝis. Ĉar la muzikistogildoj estis malfonditaj, multaj muzikistoj estis devigataj serĉi laborpostenojn. Ili fondis kune kun bonstataj burĝoj muzikasociojn, por mem aranĝi koncertojn. Alia stimulo venis de la armemuziko, kiu proksimume 1800 enmodiĝis. La armemuzikaj ensembloj pligrandiĝis kaj enprenis ‘turkajn’ frapinstrumentojn, novaĵo kiu multan kontribuis al la populareco de liberaera muzikado. La muzikasocioj kaj armeorkestroj ludis tiom da koncertoj, ke oni konstruis halojn en aŭ proksime de la parkoj, kie ili prezentis. Tiuj fakte estis la unuaj koncerthaloj laŭ nuntempa kompreno. Same kiel en la opero tie ankaŭ okazis baloj. Paralele kun la ekesto de koncerthaloj ankaŭ evoluis la instrumentaj ensembloj. El malgrandaj grupoj fariĝis la simfoniorkestro, kiun ni nuntempe konas.

Inter la jaroj 1790 kaj 1802 estis komponataj laŭkomisie de la nova reĝimo en Francujo ne malpli ol 2337 naciaj himnoj, ĥorverkoj kaj kantatoj pli malpli kun akompanado de simfoniaj aŭ armeaj orkestroj.

La asocio prezentis podiokoncertojn aŭ marŝis laŭ la takto de la muziko. Kiam blovorkestro marŝas, en la unua vico marŝas la tamburistoj post la tambur-majoro. Tiu ĉi decidas la marŝtempon kaj la vojon. La dirigento decidas plejofte la repertuaron, sed 'surstrate' li ofte cedas tion al la tamburmajoro.

La harmoniorkestro evoluis el la armeorkestroj, kiuj havis kaj havas la taskon muzike akompani ceremoniojn. Pro la malpli multkosta instrumentaro - kompare kun la pli multkostaj arĉinstrumentoj - estis finance realigebla fondi en multaj vilaĝoj kaj urboj harmoniorkestrojn por amatormuzikistoj. Profesiaj (armeaj) orkestroj estis modelaj rilate la repertuaron kaj (nuntempe) la eldonado de sondiskoj.

Pli frue en Aŭstrujo[redakti | redakti fonton]

Jam en 1771 la ĵus dungita Jan Nepomuk Vent ricevis de sia dunginto Princo Joseph Adam de Schwarzenberk la komision starigi harmoniorkestron, kaj tio sukcesis per du hoboistoj (Jiří Triebensee kaj Ludvík Partl), du anglaj kornoj (Jan Nepomuk Vent kaj Ignác Teimer), du kornoj (Fikar kaj Bradac) kaj du fagotoj (Vodecka kaj Kautzner). En 1781/1782 - kaj per tio eĉ antaŭ la Franca Revolucio - oni fondis ĉe la imperiestra kortego en Vieno harmoniensemblon.

Ankaŭ en Rusujo kaj Prusujo[redakti | redakti fonton]

En ambaŭ monarĥioj ekzistis jam antaŭ la Franca Revolucio ĉe la armeoj tiel nomata hobojistokorpusoj, kiu fortigita per signalkornoj kaj trumpetoj ankaŭ estas rigardebla kiel antaŭanto de la blovorkestroj. Ili ludis komponaĵojn, kiuj estis enigitaj en la du volumoj de la Armemarŝo-Kolekto kaj komponitaj meze de la 18-a jarcento. Alia antaŭulo estas la tiel nomataj Stadtpfeifer (urbofajfistoj), gildoj kun trumpetoj, kornoj, trombonoj kaj timbaloj, kiuj aktivis en la grandaj urboj. Por ĉi tiuj verkis komponistoj kiel Johann Christoph Pezel, Johann Gottfried Reiche kaj Johann Ernst Altenburg.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]