Bluŝtrumpeto (ĵurnalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La unua eldonaĵo de Seitō

Bluŝtrumpeto (Seitō; 青鞜) estis japana inismana ĵurnalo fondita en 1911 de Raiĉo Hiracuka kaj produktita de ŝi kaj aliaj anoj de la Bluŝtrump-Societo (Seitō-sha; 青鞜社). Kiam Hiracuka laciĝis, ŝi transdonis la produktadon al Noe Itō en 1915. Itō produktis la ĵurnalon per malgranda helpo de aliaj dum preskaŭ unu jaro plu. Ĝia lasta eldonaĵo estis eldonita en februaro de 1916. Multaj anoj estis nomitaj Novaj Virinoj. Origine, ĝi estis enfokusita al ina literaturo, sed baldaŭ ŝanĝis fokuson al ina liberado. Hiracuka malfermis la unuan eldonaĵon per la vortoj, „Eke, la virino estis la suno.“ (「原始、女性は太陽であった」) – reference al la ŝintoa mito pri kreado. Inter la kontribuantoj estis konataj poeto kaj virinrajt-protektanto, Josano Akiko kaj verkisto Joŝija Nobuko inter aliaj.