Blua grandalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blua grandalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Grandala
Specio: G. coelicolor'
Grandala coelicolor
(Hodgson, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grandalo aŭ pli precize Blua grandalo (Grandala coelicolor) estas specio de birdo de la familio de TurdedojMuŝkaptuledoj laŭ la diversaj taksonomiaj fakuloj. Grandalo estus pli taŭga nomo por la genro dum Blua grandalo por la specio; la latina scienca nomo coelicolor signifas same “blua” pli precize “ĉielkolora”. Tamen tiu estas la ununura specio de la genro, ĝi estas monotipa.

Aspekto

Temas pri mezgranda birdo 23 cm longa kaj peza 42-46 g maskloj kaj 43,7-51 g inoj. Ĉe tiu specio endas paroli pri totala seksa duformismo. Masklo estas preskaŭ tute violblua tre silkbrile kaj elstarege. Nur la brido, la flugilkovriloj kaj vosto estas nigraj. Ino havas brunajn kapon kaj kolon kun multnombraj blankecajn striojn. La resto de la supraj partoj estas brunaj. En flugiloj estas blanka makulo tre videbla dumfluge. La pugo kaj subvostaj kovriloj havas bluan nuancon. La subaj partoj estas brunaj, kun blankecaj strioj ĉefe densaj ĉe gorĝo kaj brusto. Ĉe ambaŭ seksoj la iriso estas malhelbruna, la beko estas nigra. La interno de la buŝo estas flavoranĝa somere kaj flavverdeca vintre. La kruroj, piedoj kaj ungoj estas nigraj.

Junuloj estas similaj al inoj, sed kun pli grandaj strioj kaj pli malhela bruna plumaro. Estas helaj strioj ankaŭ en dorso, pugo kaj subvostaj kovriloj kiuj ne estas blunuancaj.

Estas silentema birdo. La alvoko estas ia 'tji-u' aŭ 'tju-ti'. La kanto estas simpla varianto de la alvoko, tio estas 'tju-ti, tju-ti, tju-ti' milda kaj klara el elstara roka ripozejo.

Habitato

Ĝi povas troviĝi en la landoj Butano, Ĉinio, Barato, Birmo kaj Nepalo, sed temas pri birdoj de Himalajo, el Kaŝmiro al Arunaĉal Pradeŝ. La teritorio sekvas al sudokcidenta Ĉinio, en la provincoj de Junano, Siĉuano kaj Kansuo. Somere ili loĝas en alpaj herbejoj kie estas rokaroj, ĉe rokaj deklivoj super la lastaj arbetoj. En tiu sezono el 3900 al 5400 m, sed ĉefe super 4300 m. Vintre ili loĝas ĉe rokejoj super 3000 m ĝis 4300 m. Kaze de malvarmega vetero ili povas subeniri ĝis ĉirkaŭ 2200 m. Ĉiam ili preferas altaĵojn frapatajn de pluvo.

Kutimaro

Somere grandaloj ariĝas en grupoj de 5 al 60 individuoj. Tiuj disiĝas fine de junio kaj regrupiĝas fine de aŭgusto. Plej ofte estas pli multnombraj maskloj, sed ja oni vidis arojn de nur brunaj birdoj, kio sugestas, ke okazas separo de seksoj. Vintre ariĝas pli multnombre ĝis centoj kaj eĉ pli da 1000 kaj tiuj aroj ŝvebas al valoj.

Ili manĝas ĉefe surgrunde per saltetoj foje el roko al roko. La manĝoteritorio situas je kelkaj centoj da metroj de la nesto. Somere ripozas en rokejoj. Aŭtune kaj vintre en arboj. Ili foje okazigas etajn ekmontrojn de vosto kaj flugiloj.

La flugo estas senpena, kaj rekta kaj povas kiel ĉe rokturdoj; ĉe aroj ŝajnas kvazaŭ de sturnojabelmanĝuloj pro ties longaj flugiloj.

Reproduktado

El meza junio al julio. La nesto estas granda taso zorge konstruita el sekaj herberoj kaj kovrita de musko. Interne estas plumoj kaj aliaj mildaj materialoj. Ĝi situas ĉe kornico de roko. La ovoj estas blankaj kun ruĝecbrunaj makuletoj kaj aliaj violaj markoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn.

Manĝo

Ili konsumas insektojn, raŭpojn, larvojn de tipuledoj, nimfojn, tienojn, grenon kaj berojn. Aŭtune ili manĝas berojn de Vaccinium kaj vintre de Hippophae rhamnoides. Aŭtune ili ege damaĝas ĉe fruktarboj.

Referencoj