Blua najtingalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blua najtingalo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Luscinia
Specio: L. brunnea'
Luscinia brunnea
(Hodgson, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blua najtingaloHimalaja najtingalo (Luscinia brunnea) estas birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Blugorĝulo kaj la aliaj najtingaloj. Ĝi estis iam klasita kiel membro de la familio de Turdedoj, sed ĝi estas nuntempe pli ĝenerale konsiderata muŝkaptuledo (Muscicapidae). Ili, kaj similaj malgrandaj specioj, formas la grupon de la Saksikolenoj. Tiu birdo estas konata ankaŭ en la hindia subkontinento per sia pli malnova nomo de Hindia blua saksikolo (Erithacus brunneus).

Ili reproduktiĝas en Himalajo en Barato, kaj en Birmo. La Himalaja populacio estas migranta, kaj vintras en la Okcidentaj Ghatoj de sudokcidenta Barato kaj en Sri-Lanko. La birmaj birdoj estas ĉefe loĝantaj birdoj.

Tiu insektomanĝanta specio reproduktiĝas en monteta arbara subkreskaĵaro, kaj vintrumas en arbustejoj kaj aliaj nedensaj arbaraj habitatoj kun iom da kaŝejoj, ĉiam kutime en altaj regionoj. Ili nestumas malalte en densa arbustejo, kie la ino demetas 3-4 ovojn. Tiu specio povas kutime esti vidata en vintrejoj kiel Parko Viktorio en Nuwara Eliya, malalte inter vegetaĵaro.

Masklo de Blua najtingalo en sia vintrejo en la montetoj Nandi en suda Barato

La Blua najtingalo estas simila laŭ grando al la Blugorĝulo ĉar estas 15cm longa. Maskla plenkreskulo estas rimarkinda birdo kiu montras tre belan kontraston, kun tre bluaj supraj partoj, kaj tre briloranĝaj subaj partoj kun iome da blanko en plej suba ventro kaj vosto. Estas tre markata blanka superokula strio kaj nigra okulmasko el la beko al la orelo kiu kovras la tutan vizaĝon.

La ino estas multe pli senkolora, kun brunaj supraj partoj kaj sablokoloraj subaj partoj, kaj blanko en gorĝo kaj ventro; endas paroli pri seksa duformismo. Junuloj estas similaj al inoj, sed la bruna plumaro aspektas skvameca.

La Blua najtingalo havas simplan muzikecan kanton.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]