Blubeka anaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blubeka anaso
Blubeka anaso
Blubeka anaso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Oxyura
Specio: O. australis
Oxyura australis
(Gould, 1836)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Blubeka anasoAŭstralia anaso (Oxyura australis) estas malgranda anaso, tio estas birdospecio de Aŭstralio el la grupo de rektavostaj anasoj, kun kaj masklo kaj ino longaj je 40 cm.[1][2] La masklo havas ardezbluan bekon kiu ŝanĝas al brilblua dum la reprodukta sezono, kaj de tie la komuna nomo de la anaso (vidu foton). La masklo havas tre brunan plumaron dum la reprodukta sezono, kio ŝanĝas al malhelgriza. La ino retenas la nigran plumaron kun malhelbrunaj pintoj la tutan jaron. Tiu anaso estas endemia de aŭstraliaj moderklimataj regionoj, kaj loĝas en naturaj internaj humidejoj kaj ankaŭ en artefaritaj humidejoj kiaj elfluaj lagetoj en grandaj nombroj. Ĝi malfacile videblas pro sia kripta naturo dum sia reprodukta sezono tra aŭtuno kaj vintro. La masklo montras kompleksan memmontradan ceremonion. La Blubeka anaso estas ĉiomanĝanta, kun prefero por malgrandaj akvaj senvertebruloj. BirdLife International[3] klasis tiun specion kiel Preskaŭ Minacata. Ĉefaj minacoj estas sekigado (drenado) de profundaj konstantaj humidejoj, aŭ ties degradado kiel rezulto de enmetitaj fiŝoj, ĉirkaŭa brutobreda paŝtado, saliĝo kaj malaltigo de engrundaj akvujoj.[4]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La Blubeka anaso estis priskribata en 1836 de la ornitologo John Gould. La specifa nomo australis devenas el latina por "suda" kaj de tie aŭstralia, dum la genra nomo devenas el latinigo de du radikoj el antikva greka nome oxy- "akrapinta" kaj uro "vosto".

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Masklo ĉe la Bestoĝardeno de Perth

La vostoplumoj kaj de masklo kaj de ino estas formataj de fortaj, spinecaj stangoj. La vosto estas kutime ebenaj sur la akvosurfaco, aŭ stare dum defendo. La masklo starigas la voston ankaŭ dum la pariĝada memmontrado. La piedoj estas tre povegaj, kio helpas por manĝi kaj plonĝi. Tiu anaso ripozas surakve pli enakve kompare kun aliaj anasoj.[1] Dum la reprodukta sezono, krom la jam menciita brilblua beko, la masklaj kapo kaj kolo estas brilnigraj, kaj la dorso kaj flugiloj estas tre malhelbrunaj. For de la reprodukta sezono, la kapo ŝanĝas el brilnigra al nigra kun grizaj lentugoj, kaj ties korpo ŝanĝas el bruna al malhelgriza.[1] Kelkaj maskloj retenas la reproduktan plumaron la tutan jaron.[2] La ina plumaro ne ŝanĝas tra la jaro. Ŝia kapo estas malhelbruna, kaj la dorso kaj flugiloj konsistas el nigraj plumoj kun helbruna pinto, kio havigas makulecan aspekton, kvankam la publikaĵo de la ŝtata servo pri Naciaj Parkoj kaj Naturo[5] pri O. australis aludas al bendoj ĉe ĉiu plumo anstataŭ sola plumopinta koloro. La ina beko estas malhelgrizbruna, kaj ties piedoj estas grizbrunaj, dum la masklaj piedoj estas grizaj. Ambaŭ seksoj havas malhelbrunajn irisojn. Temas pri specio kun seksa duformismo.

Nematuruloj de Blubeka anaso similas al ina plenkreskulo kvankam estas pli pala kun grizecverda beko.

Distribuado kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Arealo de la Blubeka anaso, Oxyura australis

La Blubeka anaso, Oxyura australis, estas endemia de aŭstraliaj moderklimataj regionoj.[2][6] Ties teritorioj etendas el suda Kvinslando, tra Novsudkimrio kaj Viktorio, al Tasmanio. Tiu aŭstralazia specio estas disvastigata ankaŭ en sudokcidento de Okcidenta Aŭstralio. O. australis rare aperas en la marbordo de Novsudkimrio escepte dum epokoj de sekego. Ĝi estas en plej granda abundo en la baseno de la riveroj Murray kaj Darling.[7]

La Blubeka anaso estas specio preskaŭ tute akvema. Kiam ili estis observataj surtere, ili malfacile piediras,[1] montrante pingvenecan sintenon.[2] For de la reprodukta sezono, multaj anasoj ariĝas en grupoj kiuj totalas kelkajn centojn,[8] ĉefe de junuloj kaj junaj plenkreskuloj, en malfermaj lagoj aŭ akvorezervejoj en aŭtuno kaj vintro, malproksime de marbordo. Dum la resto de la jaro, dum la reprodukta sezono, la Blubekaj anasoj preferas profundajn, nesalajn marĉojn, kun densa vegetaĵaro inklude tifaojn Typha orientalis (larĝfolia kumbungio) kaj Typha domingensis (mallarĝfolia kumbungio); kvankam ĝi aperis ankaŭ en lignum marĉoj en pli marbordaj areoj,[1][2][9] ĉefe en pli sekaj sezonoj.[7] Ili troviĝas eventuale ankaŭ en grandaj riveroj kaj salecaj akvejoj kiaj bilabongoj (eksmeandraj lagoj).[1][2]

Ekologio kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

La kutimaro de O. australis dependas el sia reprodukta ciklo. Tiuj anasoj grupiĝas en grandaj aroj en lagoj dum vintro for de reprodukta epoko, kvankam kelkaj maturaj plenkreskuloj restas en densaj marĉoj kaj plureproduktiĝas. Ili flugas ankaŭ pli ofte, probable pro la malferma habitato, kaj fuĝas el minacoj perfluge. Dum reproduktado, O. australis estas sekretema kaj timida,[10] kaj trankvile kaj rapide plonĝas subakven kaze de minaco kaj elsurfaciĝas longdistance for, pli ol fuĝi perfluge.

La Blubeka anaso havas mallaŭtan kvakadon, kiu apenaŭ aŭdeblas.

La pariĝada ceremonio de la masklo estas tre kompleksa kaj prilaborata.[1][2][8] Ĝi inkludas kutimojn kiaj ruli la vangon sur la dorso, milda plumaranĝado (plenumita foje ankaŭ de inoj), kaj malsekiĝo, per kio la kapo eniras frape enakven kaj la dorso estas arkigita skue, kun eble kruroj etendaj sub la korpo.[1][2] Post la pariĝada ritaro, kaj vigla persekutado, sekvas kopulacio kun la ino komplete submergita. Poste la birdoj separiĝas kaj plumaranĝadas sin.

Kiel preparado por ovodemetado, la ino konstruas la neston, kaj la masklo plej ofte abandonas la inon.[1][2]

Dieto[redakti | redakti fonton]

La Oxyura australis estas ĉiomanĝanta, kaj manĝas senvertebrulojn same kiel semojn, burĝonojn kaj fruktojn de emerĝaj kaj submerĝaj plantoj. La Blubeka anaso manĝas subakve per kribado de koto per sia beko.[2] O. australis havas preferon por malgrandaj senvertebruloj, inklude moluskojn kaj akvajn insektojn kiaj larvoj de ĥironomedoj, de akvomuŝoj, de libeloj kaj de akvaj skaraboj.[6][11] Ties diversa gamo de manĝo respegulas relative abundan habitaton. La larvoj de ĥironomedoj estas tre komunaj en internaj marĉoj de kumbungio, kaj tiele formas grandan parton de la dieto de O. australis dum ties reprodukta sezono.[1] La Blubeka anaso povas resti subakve dum 10 sekundoj averaĝe dummanĝade.[2]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Estas pruvoj ke la O. australis estas parte migranta, kun movoj el reproduktaj marĉoj de interna Novsudkimrio al rivero Murray dum aŭtuno kaj vintro. Frith[1] asertas, ke O. australis estas la plej migranta el ĉiuj aŭstraliaj anasoj. Marchant kaj Higgins[2] malakceptas tiun regulan jaran migradon, ĉar nur junuloj kaj junaj plenkreskuloj serĉas novajn reproduktajn teritoriojn, ĉefe ĉe la bordoj de la teritorioj de la specio, dum maturaj reproduktaj plenkreskuloj ofte restas. Krome spertaj hegemoniaj plenkreskuloj estas loĝantaj birdoj en reproduktejaj marĉoj[1][2] ĉar migrado elspezigus energion kiu anstataŭe estu uzata por reproduktado.

Tutjara nemigranta plenkreskula reproduktado estis konfirmata per observado ke la ovodemeta periodo de tiuj anasoj en kaptiveco estas konstanta, kongrue kun “oportuneca reproduktado”.[2] Ĉiu variado en nekaptiva ovodemetado kongruas kun akvoniveloj kaj de tio kun abundo de manĝo, fakto kontrasta kun la priskribo fare de Frith pri reproduktado ligata al monatoj inter septembro al novembro.[2]

La ovaroj gamas laŭkvante el 3 al 12 ovoj, kaj plej komune 5 al 6, laŭ Marchant kaj Higgins.[2] Grandaj ovaroj indikas du inojn ovodemetintajn en unusola nesto. Ŝajnas ke unu ino foje parazitas la penojn por kovado fare de alia, priskribita kiel “fakultativa parazitado”, per ovodemetado de “abandonitaj ovaroj” en nestoj aliaj for tiu propra.[2] Estas ankaŭ iome da pruvo pri anasinoj ovodemetintaj en nestoj okupitaj de aliaj akvobirdoj.[9]

La kovado daŭras 26 al 28 tagoj. Post eloviĝo la junuloj restas ĉe la nesto dum unu tago kaj poste estas kondukitaj de la ino el la nesto. La frumaturaj anasidoj estas relative sendependaj el la gepatroj, kaj kapablas manĝi per si mem tuje. La ino protektos sain idaron, inklude la anasidojn el abandonitaj ovaroj de aliaj inoj.[2] Post 8 semajnoj la anasidoj estos de simila grando al tiu de la gepatroj. Post unu jaro plej havos plenan plumaron de plenkreskulo. Oni observis junulojn en kaptiveco kapablaj reproduktiĝi.[2]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Kombino de du esencaj teruzoj efikas grave kontraŭ la Blubeka anaso. Tiuj estas la jenaj: la regulado de humidejaj ekosistemoj pere de drenado, inundevito kaj akvo administrado; kaj aliflanke perdo de vegetaĵaro pro klarigado, tropaŝtado kaj saliĝo.[6][7] Ambaŭ rezultas en pli malgrandaj habitatograndoj taŭgaj por akvobirdoj.

Por kontraŭstari tiujn efikojn, la Departmento pri Medio kaj Konservado organizis diversajn strategiojn por pliigi la populaciojn de Blubeka anaso.[12] Tio inkludas retenon de eltenebla akvofluo kaj disvolviĝon de kontraŭsaliĝaj kaj de farmadministradaj planoj.

La aŭstralia populacio de Blubeka anaso estas ĉirkaŭkalkulata je 12,000, kvankam la kreado de artefaritaj humidejoj kiaj laboroj de akvotraktado konfuzigas pri la nombro de individuoj loĝantaj en naturaj humidejoj.[6] La vundebla statuso de la Blubeka anaso estis subenlistita fare de la Environmental Protection and Biodiversity Conservation Act 1999,[13] kvankam ili estas nune agnoskataj kiel vundeblaj en NSW (Novsudkimrio), laŭ la Department of Environment and Climate Change NSW.[7]

La Blubeka anaso estis listita kiel minacata ĉe la viktoria Flora and Fauna Guarantee Act (1988).[14] Laŭ tiu Act, oni preparis Action Statement por la rekupero kaj futura administrado de tiu specio.[15] En Viktorio, la Blubeka anaso estis ankaŭ listita kiel endanĝerita en la provizora listo de minacata vertebrula faŭno en la ŝtato de la jaro 2007.[16]

Rilato kun homoj[redakti | redakti fonton]

La sano de humidejaj ekosistemoj povas esti determinata de la abundo de specioj de akvobirdoj. Malpliiĝoj en birdonombroj havigas averton ke la natura ekologia funkciado de la fluantakvaj sistemoj estas je risko.[11][17] Spite mallongtempajn gajnojn por farmistoj danke al konstanta inundado, elteneblo de humidejaj sistemoj malpliiĝas. Ĉiu longdaŭra malpliiĝo en la populacio de akvobirdoj kiaj la O. australis, kiu plureproduktiĝas la tutan jaron, sendepende de sekegaj kondiĉoj per serĉado de taŭga habitato, estus bonegaj indikiloj de la humideja sano. Ĉiu longdaŭra malpliiĝo en la populacio de anasoj estus kaŭzata de habitatoperdo pro faktoroj kiaj saliĝo kaj tropaŝtado pli ol pro sekego.

Aliaj komentoj[redakti | redakti fonton]

Necesas plia kamposerĉado pri la averaĝa vivodaŭro de la O. australis en naturo; kvankam, baze sur alta nombro de ovoj en ovaroj, kaj matureco 12 monatojn post eloviĝo indikus mallongan vivodaŭron de malpli da 10 jaroj. Kaptivaj anasoj estis ankoraŭ reproduktantaj je 16 jaroj.[2] Necesas plia serĉado pri akurateco uzi O. australis kiel indikilo de la habitata sano, inter aliaj akvobirdoj, konsiderinte ties kapablon reproduktiĝi ĉiun sezonon spite la efikojn de sekego. Ĉiu longdaŭra malpliiĝo en la populacio de O. australis rilatus ĉefe al malbona sano de la ekosistemoj de humidejoj, sed konfuzigaj efikoj de naturaj sekegaj cikloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 1,11 Frith H J. (1977). Waterfowl in Australia. Angus and Robertson Sydney. 
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 2,16 2,17 2,18 2,19 (1990) Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic Birds Volume 1: Ratites to Ducks. Oxford University Press, Melbourne.. 
  3. BirdLife International (2008). Oxyura australis. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 7a Decembro 2008. Kriterioj kial tiu specio estas preskaŭ minacata
  4. BirdLife Species Factsheet
  5. NSW National Parks and Wildlife Service. Threatened Species Information: Blue-billed Duck Oxyura australis (Gould 1836) (PDF). Alirita 2007-08-21.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 SWIFFT. Blue-billed Duck. Alirita 2007-08-21.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 Department of Environment and Climate Change NSW (2005). Blue-billed Duck – profile. Alirita 2007-08-25.
  8. 8,0 8,1 Kingsford R. (1991). Australian Waterbirds A Field Guide. Kangaroo Press, Kenthurst. 
  9. 9,0 9,1 (1985) The Waterbirds of Australia. The National Photographic Index of Australian Wildlife. 
  10. Trounson D; Trounson M. (2001). Australian Birds Simply Classified, 4th edn. Gary Allen Pty Ltd, Smithfield NSW. 
  11. 11,0 11,1 Department of Environment and Water Resources. Indicator: IW-33 Abundance and distribution of waterbirds. Alirita 2007-08-25.
  12. Department of Environment and Water Resources (ĝisdatigita la 17an Aprilo 2007). Indicator: IW-33 Abundance and distribution of waterbirds. Alirita 25a Aŭgusto 2007.
  13. COMLAW-Commonwealth of Australia Law (updated 2006). Declaration under s178, s181, and s183 of the Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999 - List of threatened species, List of threatened ecological communities and List of threatening processes (PDF). Alirita 10/09/2007.
  14. Department of Sustainability and Environment, Victoria
  15. Department of Sustainability and Environment, Victoria
  16. Victorian Department of Sustainability and Environment. (2007). Advisory List of Threatened Vertebrate Fauna in Victoria - 2007. East Melbourne, Victoria: Department of Sustainability and Environment. ISBN 978-1-74208-039-0. 
  17. Catalyst (2002). Waterbirds in Crisis. Alirita 2/09/2007.