Blublanka muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blublanka muŝkaptulo
Blublanka muŝkaptulo, masklo
Blublanka muŝkaptulo, masklo
Blublanka muŝkaptulo, ino
Blublanka muŝkaptulo, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Cyanoptila
Specio: C. cyanomelana
Cyanoptila cyanomelana
(Temminck, 1829)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blublanka muŝkaptulo, Cyanoptila cyanomelana estas migranta birdo de la familio de Muŝkaptuledoj. Ĝi estas monotipa, tio estas la ununura specio de la genro. Ili reproduktiĝas en Japanio, Koreio kaj en partoj de Ĉinio kaj Rusio. Ili vintrumas en Sudorienta Azio, ĉefe en Vjetnamio, Kamboĝo, Tajlando, Sumatro kaj Borneo.

La Blublanka muŝkaptulo estas iom simila al aligenra Bluflanka muŝkaptulo, Ficedula superciliaris, je tio ke kombinas bluajn suprajn partojn kun blankaj subaj partoj, sed anstataŭ klare markitaj bluaj flankoj, tiu ĉi specio montras tre brilbluajn gorĝon kaj supran bruston, kiu estas limigita de tre klare markata rekta bordo kun la suba brusto kiu estas tre blanka same kiel la ventro. En vizaĝo kaj flugiloj estas nigrecaj aŭ pli malhelbluaj nuancoj. La bluaj koloroj nomigas la specion en la latina scienca nomo kie la radiko "kianos" el la antikva greka aperas kaj en la genro kaj en la specio, dum en Esperanto pli klaras la kombino inter la du ĉefaj koloroj. La beko estas mallonga kaj akrapinta kiel ĉe plejparto de Muŝkaptuledoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 51703, Cyanoptila cyanomelana, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
  • Del Hoyo, J.; Elliot, A. & Christie D. (editors). (2006). Handbook of the Birds of the World. Volume 11: Old World Flycatchers to Old World Warblers. Lynx Edicions. ISBN 84-96553-06-X.