Blue Peacock

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blue Peacock (angle blua pavo) estis projekto de la brita ministerio pri defendo en la 1950-aj jaroj. Ĝi planis distribui nukleajn minojn tra Okcidenta Germanio kaj eksplodigi ilin en la okazo de sovetia invado[1]. La projekto estis ĉesigita en 1958.

La plano antaŭvidis, ke dek nukleaj minoj kun eksplodkapablo de 10 kilotunoj da TNT-ekvivalento estu distribuitaj tra la Nordgermana Ebenaĵo, kiu estis ebla invado-vojo al okcidenta Eŭropo. Tiuj minoj estu eksplodigeblaj el granda distanco per dratoj aŭ per horloĝoj post ok tagoj[1]. Je provo malfermi, manipuli aŭ malaktivigi la bombojn ili devis eksplodi post dek sekundoj. Ilia celo estis duobla:

Citaĵo
 A skilfully sited atomic mine would not only destroy facilities and installations over a large area, but would deny occupation of the area to an enemy for an appreciable time due to contamination.   Lerte metita nuklea mino ne nur detruus helpilojn kaj instalaĵojn tra granda areo, sed malebligus al malamiko la okupadon de la areo dum konsiderinda tempo pro radioaktivigo. 
— Brita armea ĉefinĝeniero[2][3]

Ebla problemo de la minoj estis, ke en vintro malvarmo povus malfunkciigi ilin. Tial oni planis enmeti kokojn, kiuj varmigu ilin per sia korpa varmo.

En 1957 ekestis obĵetoj, ke la danĝero de disvastiĝanta radioaktiveco estas tro granda kaj ke la Federacia Respubliko Germanio tamen estas alianca lando. En februaro 1958 la ministerio nuligis la projekton.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Rob Edwards (2003-07-16). British army planned nuclear landmines (angle) (HTML). NewScientist. Alirita 2013-03-23.
  2. Jamie Wilson (2003-07-17). “Nuclear mines 'to stop Soviets'”, The Guardian (la angla). Alirita 2013-03-23.. 
  3. David Hawkings . “Blue Peacock, the british army's forgotten weapon”, The Science & Technology Journal of AWE (la angla) (PDF). Alirita 2013-03-23..