Blue in Green

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Blue in Green estas ĵazkomponaĵo de Miles Davis el la jaro 1959. Ĝi aperis komence sur la albumo Kind of Blue[1] kaj evoluis al ĵaza normkanto.

La komponaĵo

Blue in Green estas balado. La melodio de Blue in Green estas tre modala, enigante doran, miksolidan kaj lidan modalojn. La dek-takta balado kun kvar-takta enkonduko „havas cikle revenantan formon kaj estas ludata de la soloistoj per ekscite malferma tempa akcentado.“ Per tio aŭskultanto havas la „impreson de daŭra ŝanĝiĝo de la temo je neŝanĝiĝanta fluo de la ritma pulso, kvankam fakte nur ene de la metrikaj kondiĉoj estis variata.“[2]

Oni konjektis, ke pianisto Bill Evans verkis la pecon Blue in Green, kvankam sur la albumo Kind of Blue, je la publikiginta eldonejo Musical Frontiers kaj en la plej multaj ĵazaj normkantaroj nur Davis estas nomata kiel komponisto. En sia membiografio Davis asertas, ke li sole komponis la pecojn de Kind of Blue. La akompanteksto de la albumo Portrait in Jazz, kiun Bill Evans faris en 1959, atribuas la melodion al Davis kaj Evans. Earl Zindars asertas en intervjuo kun Win Hinkle, ke nure Bill Evans verkis la kanton Blue in Green.[3] En radio-intervjuo en la jaro 1978 kun Marian Mc Partland Evans asertis, ke li verkis la kanton.[4]

Jam antaŭ la sonregistradoj por Kind of Blue Evans surbendigis decembron de 1958 aŭ januaron de 1959 por la albumo Chet de Chet Baker enkondukon al la ĵaza normkanto Alone Together, kiu estas komparebla kun lia ludo de Blue in Green je Kind of Blue.

Akcepto

Thomas Ward tekstis ĉe allmusic: "Blue in Green" estas verŝajne la plej bela peco de Kind of Blue. La ludo de la ensemblo atingas novan dimension de subtileco kaj transeco, kaj la peco profittas de la enkonduko de pianisto Bill Evans, unu el la plej grandaj kunmuzikantoj de Miles Davis. [5]

Postaj registraĵoj

Blue in Green rapide fariĝis „kaŝa objekto de enpensiĝemaj romantikuloj, al kiuj la formo sen rekantaĵo ebligis vastajn improvizajn ekskursojn“.[2] Jam en la sama jaro Bill Evans surdiskigis la kanton per sia triopo sur la albumon Portrait in Jazz. Sonregistraĵoj fare de John McLaughlin, Gary Burton, Charlie Haden und J. J. Johnson efikis, ke la peco establiĝis kiel balado. Ankaŭ kantistoj kiel Al Jarreau kaj Cassandra Wilson (1985), kiuj evoluis propran tekston, interpretis la pecon. Kunfandoĵaza gitaristo Lee Ritenour enprenis la pecon en sian albumon el la jaro 2005 "Overtime".[6]

Literaturo

  • Hans-Jürgen Schaal (eld.): Jazz-Standards. Das Lexikon. 3-a reviziita eldono. Bärenreiter, Kassel k. a. 2004, ISBN 3-7618-1414-3.

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Ĝi estas la tria peco de Kind of Blue kaj la ununura balado krom Flamenco Sketches. La unua registrado okazis en la studio de Columbia ĉe la 30-a Strato en Novjorko la 2-an de marto 1959 kun Cannonball Adderley, John Coltrane, Bill Evans, Paul Chambers kaj Jimmy Cobb.
  2. 2,0 2,1 H.-J. Schaal Jazz-Standards, p. 69
  3. Intervjuo kun Earl Zinders en Letters from Evans, paĝo 20
  4. Intervjuo de Bill Evans kun Marian McPartland la 6-an de novembro 1978
  5. Recenzo fare de Thomas Ward
  6. Recenzo ĉe allmusic