Bluebird Records

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gid Tanner and his Skillet Lickers - Down Yonder, 1934
Gid Tanner and his Skillet Lickers - Down Yonder, 1934

Bluebird Records estas usona diskeldonejo, filio de RCA Victor. Bluebird estis fondita en 1932, por konkurenci kontraŭ American Record Corporation (ARC) en la malmultekosta oferto. La unuaj sondiskoj aperis en julio de 1932. Bluebird aktivis ĉefe dum la 1930-aj kaj je la komenco de la 1940-aj jaroj en la kampoj ĵazo, blankusonana popolmuzio kaj bluso. Krome RCA noveldonis sonregistaĵojn.

Poste RCA surmerkatigis nome de Bluebird ĵaz-registraĵojn kaj republikigaĵojn, dum la 1950-aj jaroj ankaŭ sondiskojnor infanoj. Finfine RCA Victor revivigis Bluebirdon kiel ĵazdisko-eldonejo.

Surdiskigitaj muzikistoj

  • Charlie Barnet and his Orchestra
  • The Blue Sky Boys
  • Cliff Carlisle
  • Delmore Brothers
  • Glenn Miller and his Orchestra
  • The Monroe Brothers
  • Montana Slim
  • Riley Puckett
  • Artie Shaw and his Orchestra
  • Tampa Red
  • Gid Tanner's Skillet Lickers
  • Washboard Sam
  • Fats Waller and his Rhythm
  • Sonny Boy Williamson

Eksteraj ligiloj