Bluflugila kukabarao
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bluflugila kukabarao
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Dacelo leachii (Vigors & Horsfield, 1826) |
||||||||||||||
La Bluflugila kukabarao aŭ Bluvosta kukabarao, Dacelo leachii estas unu el la plej malgrandaj specioj de kukabaraoj, tio estas birdoj de la familio de Halcionedoj, ĉirkaŭe 40 cm longa.
Enhavo |
[redakti] Aspekto
Ĝi estas simila al la Komuna kukabarao, sed havas helkoloran okulon, ne havas traokulan strion, kaj havas pli da bluo en flugiloj ol la aliaj specioj de tiu genro. Ankaŭ la vosto estas blua, anstataŭ ruĝbruna kun strioj, kiel ĉe la Komuna kukabarao, sed la vostofino ĉe tiu ĉi specio estas ankaŭ blanka, sed eĉ pli rimarkinde. La beko estas simila: fortika, hela supre, malhela sube; kaj ankaŭ la ĝenerala koloro estas simila: malhelbruna en dorso kaj kremokolora ĝenerale.
[redakti] Aliaj
La Bluflugila kukabarao havas distribuon el suda Novgvineo kaj la plej humidaj partoj de norda Aŭstralio, al suda Kvinslando tra la Supra Fino, kaj tiom malproksime sude en marbordo de Okcidenta Aŭstralio kiom ĝis la areo de la golfeto Shark.
La scienca nomo rememoras la britan zoologon William Elford Leach.
Disvastigita kaj komuna tra sia granda teritorio, la Bluflugila kukabarao estas klasita kiel Malpli Zorga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
[redakti] Subspecioj
- Dacelo leachii cervina
- Dacelo leachii cliftoni
- Dacelo leachii intermedia
- Dacelo leachii kempi
- Dacelo leachii leachii
- Dacelo leachii occidentalis
- Dacelo leachii superflua
[redakti] Referencoj
- BirdLife International (2004). Dacelo leachii. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 11 Majo 2006. Ne Minacata
