Blugorĝulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blugorĝulo
Blugorĝulo, masklo
Blugorĝulo, masklo
Ino
Ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Luscinia
Specio: L. svecica'
Luscinia svecica
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Subspecioj
    • Luscinia svecica svecica
    • Luscinia svecica cyanecula
    • Luscinia svecica namnetum
    • Luscinia svecica kobdensis
    • Luscinia svecica volgae
    • Luscinia svecica pallidogularis
    • Luscinia svecica azuricollis
    • Luscinia svecica tianshanica
    • Luscinia svecica magna
    • Luscinia svecica lurestanica
    • Luscinia svecica abbotti
    Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Blugorĝulo (Luscinia svecica) estas 14 cm longa birdo el muŝkaptuledoj kiu apartenas al la genro Luscinia kune kun la Najtingalo kaj la aliaj najtingaloj. Estas du tre konataj kaj diferencaj laŭ aspekto subspecioj, la Blankmakula blugorĝulo kaj Ruĝmakula blugorĝulo, kiu estas la nomiga subspecio. Ĝi estas timema specio, kiu emas ankaŭ surgrundiri, precipe la inoj. Ili estas insektomanĝantaj. La masklo prezentas belan kaj tre karakteran bluan koloron en brusto. Estas birdo de agrabla kanto. La latina scienca nomo Luscinia svecica signifas sveda najtingalo.

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Botanika ilustraĵo

    Laŭ grando estas simila al Ruĝgorĝulo, tio estas el 13 al 14 cm longa kaj ĉirkaŭ 20 g pezaj, svelta. La kruroj kaj beko estas fajnaj, malhelgrizaj. La okuloj estas nigraj. Ili havas grizbrunajn suprajn partojn kun hela superokula strio kaj grizeca vizaĝo kaj blankecajn subajn partojn. La vostobazo estas oranĝruĝa flanke kaj la vostobordo nigreca, ĉe ambaŭ seksoj.

    Bluan brustoplumaron havas nur la masklaj birdoj, kaj pro tio eblas paroli pri seksa duformismo. En tiu plumaro, kiel la nomo sugestas la precipa karaktero estas blua makulo kiu kovras el la gorĝo al la brusto, foje montranta en la mezo blankan makulon foje ruĝan depende de la subspecio, sed ĉiam ĉirkaŭata de fajna nigra bordo kaj finanta per malgranda zono de nigraj plumetoj sube kaj pli sube de alia mallarĝa strio oranĝbruna.[1]

    La raso L. svecica svecica (Ruĝamakula blugorĝulo) de norda Eŭrazio, havas ruĝan makulon en la centro de la blua brusto. La L. svecica cyanecula (Blankamakula blugorĝulo) de suda kaj centra Eŭropo, havas blankan makulon en la centro de la blua brusto. L. svecica magna en Turkio ne havas centran makulon. Spite la distingojn, ĵusaj genetikaj studoj montras, ke temas nur pri limigitaj variantoj inter formoj, kaj konfirmas, ke temas pri ununura specio.[2]

    La femalaj birdoj havas blankan brustan plumaron, kun malhela randostrio kiu havas formon de U. Sed ĝenerale ili estas multe malpli koloraj kaj rimarkindaj.

    Voĉo[redakti | redakti fonton]

         ‎ Multimedia: Aŭskulti la kanton de Luscinia svecica

    Estas etenda, penetra kaj melodia trilado, agrabla al aŭskultanto, varia, sed ne multe prilaborita. Foje estas imita kanto kiu memoras tiun de la Najtingalo. La blugorĝulo kantas ĉefe frumatene kaj ekkrepuske. La voĉo de alarmo sonas kiel penetra tak.

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    Tiu holarktisa birdo kovas en Eŭrazio, Alasko, travintrumas en Afriko kaj suda Azio. Ĝi distribuiĝas tra la Arkto kaj Nordo de la Palearktiso, okupante la zonon el Skandinavio al Azio kaj eĉ Alasko, kaj loke fragmentate en la taŭgaj habitatoj de centra kaj okcidenta Eŭropo, sed ne atingas malsuprajn latitudojn sub 37º N. Temas pri migrantaj birdoj, kiuj kutime vintras en la sudo de Hispanio kaj Italio, en landoj de la sudo de Azio kaj precipe Barato, eĉ en kelkaj zonoj de la nordo de Afriko.[3]

    Habitato[redakti | redakti fonton]

    Ĝi vivas en arbustaj, akvaj lokoj, marĉoj ks. En la reprodukta epoko ili loĝas en alta montaro, inter 1000 kaj 2000 m de altitudo aŭ eĉ pli. Ili loĝas en marĉoj aŭ humidejoj aŭ ĉirkaŭe, en arbaroj de betuloj kaj salikoj, arbustejoj kiaj CitisoEriko, ĝenerale en teroj ĉe malfermaj herbejoj iom humidaj aŭ kun flakoj, sed preskaŭ ĉian kun abunda makiso, ĉe riveroj, rojojlagunoj, kaj aperas ankaŭ ĉe marmarĉoj kiuj prezentas taŭgan vegetaĵaron dum migrado kaj vintrumado.[4]

    Taksonomio[redakti | redakti fonton]

    La blugorĝulo (Luscinia svecica), estas specio de birdoj de la ordo de paseroformaj kiu estis klasita dum multa tempo ene de la familio de Turdedoj sed kiu poste estis ŝanĝita kaj klasita en la familio de Muŝkaptuledoj, pli precize en la genro Luscinia.

    La specio Luscinia svecica enhavas ĉirkaŭ 11 agnoskitajn subspeciojn, kvankam la ornitologoj ne entute samopinias pri ili. Kelkaj ornitologoj konsideras, ke ne necesas tiom da subspecioj kaj aliaj opinias, ke jes.[5]

    Diferencoj inter du subspecioj.

    La agnoskitaj subspecioj estas la jenaj:

    • Luscinia svecica svecica
    • Luscinia svecica cyanecula
    • Luscinia svecica namnetum
    • Luscinia svecica kobdensis
    • Luscinia svecica volgae
    • Luscinia svecica pallidogularis
    • Luscinia svecica azuricollis
    • Luscinia svecica tianshanica
    • Luscinia svecica magna
    • Luscinia svecica lurestanica
    • Luscinia svecica abbotti

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Luscinia svecica namnetum - MHNT

    La blugorĝulo nestumas en montaraj deklivoj kie konstruas neston surgrunde ne tre for de akvo. Ĝenerale ĉe arbusto aŭ inter densa vegetaĵaro. La ino demetas 5-7 bluverdecajn ovojn, jare dufoje. La idoj elkoviĝas post du semajnoj, ambaŭ gepatroj aktive kovas kaj poste nutras ilin. La birdidoj forlasas la neston post 13 tagoj, sed ekflugo okazas unu monaton post eloviĝo.[6]

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    Ĝi nutras sin per araneoj kaj insektoj, kiujn kaptas el klaraĵoj kaj ripozejoj ĉe marĉaj zonoj; pli precize ili manĝas etajn koleopterojn, akvinsektojn, dipterojn, lepidopterojn, kaj larvojn ktp.; ili povas manĝi ankaŭ fruktojn de naturaj arbustoj, kaj dum aŭtuno ili manĝas kelkajn semojn.

    Tiuj birdoj suprenstaras, disetendas la vostajn plumojn.

    Populacio[redakti | redakti fonton]

    Laŭ studoj de BirdLife International en 2000, la populacio de tiu specio en Eŭropo estus inter 880.000 kaj 2.400.000 paroj.

    Rijado, Sauda Arabio 1992

    Bildaro[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]