Blumenau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Blumenau
Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Brazilo
Ŝtato Sankta Katarino Bandeira de Santa Catarina.svg
Fondita en 2-a de septembro 1850
Urbestro João Paulo Kleinübing
Poŝtkodo 89000-000
Telefona antaŭkodo 47
Retpaĝaro http://www.blumenau.sc.gov.br/
Demografio
Loĝantaro 299 416 IBGE/2009 [1]
Loĝdenso 576,0 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
26°54′32″S 49°04′20″U  /  26.90889°S, 49.07222°U / -26.90889; -49.07222 (Blumenau)Koordinatoj: 26°54′32″S 49°04′20″U  /  26.90889°S, 49.07222°U / -26.90889; -49.07222 (Blumenau)
Alto 21 m
Areo 519,837 km²
Horzono UTC-3
SantaCatarina Municip Blumenau.svg
v  d  r
Information icon.svg

Blumenau /blume'naŭ/ estas urbo kaj municipo de la subŝtato Sankta Katarino de Brazilo, borde de la rivero Itajaí-Açu. La municipo havas limojn kun Jaraguá do Sul, Pomerode, Indaial, Gaspar, Botuverá, Luís Alves kaj Guaramirim.

La urbo estis fondita en 1850 de Hermann Bruno Otto Blumenau kiu rivere alvenis en ŝipo kun 17 aliaj germanoj, dimanĉe la 2-an de septembro 1850. Otto Blumenau dividis la teron al la koloniano, por ke ili konstruu domojn.

Hodiaŭ la municipo konservas kelkajn germanajn morojn, ĉefe propran germanan dialekton, parolata ĉefe en bienzonoj. Blumenau havas plurajn entreprenojn de la teksa industrio kaj estas sidejo de la brazilaj industriaj kompanioj Hering, Karsten kaj Teka. Ankaŭ komputikaj firmaoj troviĝas en la urbo kaj la bierfarejo Eisenbahn.

German-stila domo en Blumenau, stile adaptita de la urbodomo en Michelstadt

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. Estimativas - Contagem da População 2009. IBGE. Kontrolita en 14-a de novembro 2009.