Blusa tono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Blustono)

Blusaj tonojblustonoj estas tonoj, kiuj aparte stampas la bluskarakteron de melodioj. Plimalvastasence oni komprenas je tio la malgrandan triton, la malgrandan septon kaj la diminuitan kvinton, kies intonacio tamen distingiĝas de la samnomaj tonŝtupoj en la eŭropa tonsistemo.[1] Ekzemple la triton oni kutime intonacias inter malgranda kaj granda trito. La septon oni intonacias inter malgranda kaj granda septo aŭ inter granda sesto kaj malgranda septo proksime de la natursepto tipa por la bluso kaj la kvinto inter diminuita kaj perfekta kvinto.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Blusaj tonoj estas dedukteblaj de afrikdeven kvintona gamo ne enigebla en eŭropan tonsistemon kaj ege orientiĝanta je la naturtonaro. Ties tonoj varia laŭ sia alteco jam per tio nepre kompare kun la tonoj de la eŭropa enharmonia tonsistemo ne plu nure orientiĝanta je la naturtonaro.[2]

Uzado[redakti | redakti fonton]

Blusaj tonoj estas uzataj nur melodie kaj havas neniun influon sur la harmoniaro de blusopeco, ĉar kun la tonmaterialo disponebla por la eŭropa muziko sur blusaj notoj ne estas formeblaj trisonoj kaj per tio nek harmoniaj sinsekvoj. La blusaj tonoj do estas ludataj, ekzemple dum improvizado, pri la normalaj akordoj elprenitaj el la maĵoraminora tonsistemoj.

Ĉar blusaj tonoj "elfalas" el la eŭropa tonsistemo, ili ofte estis difinitaj kiel simpla kompletigoj de maĵortonalo kaj notitaj: Oni aldonis al maĵortonalo la malgrandan triton, la diminuitan kvinton kaj la malgrandan septon. La tiel ekestinta dektona gamo estas tamen pro sia alta nombro de kromate sinsekvaj tonoj en la praktiko preskaŭ ne uzebla.

Por noti la blusnotojn malgraŭ tio en la eŭropan tonsistemon kaj fari ilin praktike ludeblaj, oni formis la blusgamon el la kvintona gamo en minoro per aldonado de la diminuita kvinto. Ĉi tiu nun estas bone uzebla je improvizado pri bluso.

Ludebleco[redakti | redakti fonton]

Blovinstrumentoj same kiel kordinstrumentoj (aparte la gitaro) povas trafi per almetoŝanĝoj (blovistoj) aŭ kordotirado (gitaroj) la blusan tonon inter minora kaj maĵora trito aŭ inter tritono kaj kvinto. Sur klavarinstrumentoj oni generas krudan alproksimiĝon al la blusa noto per ekfrapo de la du tritoj (aŭ tritono kaj kvinto), malprenante tuj post la samtempa ekfrapo la pli malaltan klavon.

Preciza difino de la tonalto de blusa tono ne havas sencon, ĉar ĝi dependas de la subjektiva sentado kaj laŭ sia artikulacio estas decidiga por la apart sono de multaj blusmuzikistoj kiel ekzemple de la gitaristoj Albert King, Robert JohnsonEric Clapton, la kantistinoj Bessie Smith, Ella Fitzgerald, Billie Holiday aŭ la buŝharmonikistoj Little WalterSonny Terry.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Frank Haunschild: Die neue Harmonielehre. Band I, Musikalisches Arbeitsbuch für Klassik, Rock, Pop und Jazz; ISBN 3-927190-00-4
  • Frank Haunschild: Die neue Harmonielehre. Band II, Musikalisches Arbeitsbuch für Klassik, Rock, Pop und Jazz; ISBN 3-927190-08-X
  • Frank Sikora: Neue Jazz-Harmonielehre. ISBN 3-7957-5124-1
  • Andre Asriel: Jazz - Analysen und Aspekte, VEB Lied der Zeit, Berlin 1985
  • Ekkehard Jost, in: Wolf Kampmann Reclams Jazzlexikon, Reclam, Stuttgart 2003
  • Hans Heinrich Eggebrecht: Handwörterbuch der musikalischen Terminologie, Steiner, Wiesbaden 1972. (Stw. "Blues" Abschnitt 5a. 3.)

Anmerkungen[redakti | redakti fonton]

  1. Parte la literaturo (ekz. de Jost) rilatas la nocion nure sur la neŭtrale intonaciatajn intervalŝtupojn trito kaj septo.
  2. „En la afrikusona muzikevoluo per la kunpuŝigo kun la eŭropa tonaleco forpoluriĝis la duto, kvarto, sesto kaj okto de la afrika gamo, ĉar ilia diferenco estis ne tro granda. La terco kaj septo tamen konservis sian propran karakteron kaj fariĝis elstaraj esprimoportanoj.“ Alfons M. Dauer Jazz - die magische Musik Bremen 1961
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Blue Note » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.