Bluverda hirundo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bluverda hirundo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Tachycineta
Specio: T. cyaneoviridis'
Dunomo
Tachycineta cyaneoviridis
(Bryant, 1859)
Konserva statuso
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Bluverda hirundoBahama hirundo (Tachycineta cyaneoviridis) estas eta paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae), kiu enhavas kaj la hirundojn kaj la murhirundojn. Ĝi estas endemiismo de Bahamoj.

Enhavo

[redakti] Fizika priskribo

Tiu brila hirundo de la genro Tachycineta havas verdajn kapon kaj dorson, bluajn suprajn flugilojn, nigrajn voston kaj flugilpintojn, kaj blankajn ventron kaj mentonon.

[redakti] Teritorio kaj vivejo

Tiu neotropika birdo troviĝas en orienta Kubo kaj tra la Bahamoj, sed reproduktiĝas en pinaroj de kvar insuloj en nordaj Bahamoj: nome Andros, Grand Bahama, Abaco, kaj New Providence.[1] Ĝi disiĝas al sudorienta Usono for de la reprodukta sezono, tio estas tra la someraj monatoj. Ĝi estas ankaŭ eventuala vaganto al Sudameriko. [2]

T. cyaneoviridis estas ĉefe birdo de seka arbaro. Ili estas kapablaj adaptiĝi al urba biotopo. Kvankam ili ne reproduktiĝas en marĉoj kaj kamparoj, ili bezonas tiajn vivejojn por manĝi; kiel ĉiu hirundo ili manĝas flugantajn insektojn.

[redakti] Reproduktado

Bluverda hirundo nestumas en malnovaj truoj de pegedoj en karibaj pinoj (Pinus caribaea), uzante pinonadlojn, bastoneotjn de kverkinoj kaj herberojn por fari la neston, kaj ili kovras ĝin per plumoj el aliaj paserinoj. Ili kutime havas tri ovojn. La kovado daŭras 15 tagojn kaj la periodo antaŭelnestiĝo estas de ĉirkaŭ 22 tagoj.[1]

[redakti] Referencoj

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
  1. 1,0 1,1 Allen, P (1996): Breeding biology and natural history of the Bahama Swallow Wilson bulletin 108(3);480-495 DjVu plena teksto PDF plena teksto
  2. Strewe, R., (2006): Primer registro de la Golondrina de Bahamas Tachycineta cyaneoviridis para Suramérica. ["First record of the Bahama Swallow T. cyaneoviridis for South America"]. Boletín de la Sociedad Antioqueña de Ornitología 16(1): 54-58. [Hispane kun angla resumo] PDF plena teksto
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj