Bluzona tukaneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bluzona tukaneto
Bluzona tukaneto
Bluzona tukaneto

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Aulacorhynchus
Specio: A. coeruleicinctis
Aulacorhynchus coeruleicinctis
(D'Orbigny, 1840)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bluzona tukaneto (Aulacorhynchus coeruleicinctis) estas mezgranda kaj kolora birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko, kiu enhavas la tukanojn, tukanetojn, arasariojn, ktp. La scienca nomo de la specio A. coeruleicinctis signifas en la latina precize “bluzona” aŭ pli ol blua ĉielkolora, do kongruas kun alilingvaj nomoj kaj fakte kun unu el la plej rimarkindaj ecoj. Taksonomie, la Bluzona tukaneto formas superspecion kun la Ruĝpuga tukaneto (Aulocorhynchus haematopygus) kaj kun la Flavbrova tukaneto (A. huallagae).

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kiel la aliaj membroj de la genro, tiu ĉi specio estas ĝenerale verda kun longa beko. Krom la ĝenerala verda koloro, tiu ĉi specio montras tre klaran distingilon en helblua horizontala strio inter verdaj brusto kaj ventro; ne nur tiu ĉi specio en la genro havas tian strizonon, sed ĉe ĝi estas pli klare markita. Krome estas aliaj bluecaj partoj, nome en beko (pli malhela baze kaj hela pinte), brovo, subokule kaj ĉirkaŭ la blankeca gorĝo. La subaj partoj estas pli helverdaj, dum la supraj, dorso kaj flugiloj estas pli malhelverdaj kaj same la vosto, kio finas per bruneca pinto. La pugo estas ruĝa, la femuroj verdecaj kaj la haŭtaĵo ĉirkaŭokula bruneca.

La ino estas simila, sed iom pli mallongbeka. La junuloj ne montras tiom segilecan “dentaron” intermakzelan. Temas pri specio 30 cm longa kaj 175-257 g peza ĉe la masklo kaj 173-225 g ĉe la ino.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas el centra Bolivio al centra Peruo, do oni povas konsideri ĝin endemismo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj andaj montetoj je1600 m de altitudo ĝis 2500, sed pli malofte eĉ el 1465 al 3050 m.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili manĝas sole, laŭ paroj aŭ en etaj grupoj fruktojn, insektojn aŭ artropodojn. Ili estas tre agemaj. Sed pro malatingebla habitato, ne tre konataj. Reproduktado okazas komence de la jaro en Peruo kaj fine en Bolivio. La nesto estas kutimejam uzita de alia, sed foje ili fosas mem en radiko. Maloftas surgrunde.

Referencoj[redakti | redakti fonton]