Bnei Ŝimon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bnei Ŝimon
Regiono
regional council of Israel [+]

LandoIsraelo

ĈefurboBeit Kama
- koordinatoj31° N, 35° O (mapo)31.4534.766666666667Koordinatoj: 31° N, 35° O (mapo)
Areo394 120 km² (39 412 000 ha) [+]


Bnei Ŝimon (Israelo)
Bnei Ŝimon (Israelo)
DEC
Bnei Ŝimon
Bnei Ŝimon

Map
Bnei Ŝimon

Vikimedia Komunejo:  Bnei Shimon Regional Council [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
la regiona administrejo

Bnei ŜimonBnei Shimon (hebree בני שמעון), estas regiono de Israelo, administrata de regiona konsilo. La regiono situas en la norda parto de la dezerto Negevo, en la Suda Distrikto de Israelo. La plejparto de la regiona teritorio situas norde de la urbo Be'er Ŝeba kaj la resto okcidente kaj oriente limas al la urbo. La orienta limo de la teritorio estas parto de la "verda linio", la armistica limo de la jaro 1949 inter Israelo kaj la najbaraj ŝtatoj Egiptio, Jordanio, Libano kaj Sirio.

Ekzistas 13 komunumoj en la regiono: inter ili sep estas kibucoj, kvar moŝavoj kaj du estas pli poste fonditaj urboj. Kvar el la komunumoj (tri kibucoj kaj unu moŝavo) fondiĝis dum la israela projekto de la jaro 1946 eksetli en la dezerto Negevo, la ceteraj komunumoj aldoniĝis post la fondiĝo de la ŝtato Israelo.

Kibucoj

  • Beit Kama
  • Dvir
  • Hacerim (fondita dum 1946)
  • Kramim
  • Lahav
  • Miŝmar HaNegev (fondita dum 1946)
  • Ŝoval (fondita dum 1946)
lerneja buso de la regiono

Moŝavoj

  • Broŝ
  • Nevatim (fondita dum 1946)
  • Taaŝur
  • Tidhar

Urboj

  • Gvaot Bar
  • Ŝomria - eksa kibuco kiu transformiĝis por akcepti judajn rifuĝintojn el la teritorio Guŝ Katif en la Gaza Sektoro, kiuj devis forlasi siajn setlejojn dum 2005.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]