Bošín
- Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en regiono de Vysoké Mýto. Pri parto de kampurbo Křinec temas artikolo Bošín (Křinec).
| Bošín | |
| vilaĝo | |
| Oficiala nomo: Bošín | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Regiono | Regiono Pardubice |
| Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
| Administra municipo | Choceň |
| Historia regiono | Bohemio |
| Situo | Bošín |
| - alteco | 280 m s. m. |
| - koordinatoj | 50°02′03″N 16°12′11″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.03417 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.03417°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 2,51 km² (251 ha) |
| Loĝantaro | 91 (02.10.2006) |
| Denseco | 36,25 loĝ./km² |
| Unua skribmencio | 1371 |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 565 01 |
| NUTS 3 | CZ053 |
| NUTS 4 | CZ0534 |
| NUTS 5 | CZ0534 548006 |
| Katastraj teritorioj | 1 |
| Partoj de vilaĝo | 1 |
| Bazaj sidejunuoj | 1 |
| Retpaĝo: www.bosin.cz | |
Malgranda vilaĝo Bošín situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, sur bordoj de Skořenický rivereto en ebenaĵo de la rivero Tichá Orlice, 4 km norde de la urbo Choceň.
Enhavo |
[redakti] Memorindaĵoj
[redakti] Kapelo
Sur vilaĝplaco troviĝas kapelo de Sankta Filomena el la jaro 1854. Ĝi estas oblonga kun poligone fermita presbiterejo kaj tureto super la okcidenta fronto, platplafona kun ligna ĥorejo. Altaro kun bildo de Sankta Filomena estas datita j. 1854. En la navo estas bildoj de Sankta Barbara kaj Sankta Francisco Xavier, ambaŭ signitaj : J. Umlauf 1862.
[redakti] Kruco
Apud la disvojiĝo estas sabloŝtona kruco kun reliefo de Sankta Maria, datita 1829.
[redakti] Barita arbaro
Senpere al la vilaĝo ligas naturrezervejo Bošínská obora (Barita arbaro de Bošín). Naturrezervejo kun areo 36,86 ha estis proklamita 1.5.1995. Protektata estas estinta barita arbaro kaj fazanejo, marĉa arbaro kaj herbejoj parke adaptitaj. La plej esprimplenaj elementoj de gardata teritorio estas malgranda marĉa arbaro kun multaj fallignoj, maljunaj akvaj kverkoj kaj fiŝlago Postolov.
[redakti] Bibliografio
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.