Božena Studničková

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Božena Studničková
Persona informo
Naskiĝo 31-an de januaro 1849 (1849-01-31)
en Prago
Morto 25-an de novembro 1934 (1934-11-25) (85-jaraĝa)
en Nova Urbo
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Ŝtataneco Aŭstra imperioCislajtioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo verkistoesperantisto • poeto • instruisto • redaktisto
vdr

Božena STUDNIČKOVÁ (naskiĝis la 31-an de januaro 1849 en Prago – mortis la 25-an de novembro 1934 en Prago) estis ĉeĥa esperantistino, verkistino kaj instruistino. Ŝi multe verkis por infanoj. Ŝi verkis kaj ĉeĥajn kaj esperantajn poemojn.

Božena Studničková, instruisti­no kaj verkistino, abunde verkadis por infanoj, kaj poe­mentojn por publiko ĝenerale. En tre ŝatata ĉeĥa antologio de lirika poezio enestas ankaŭ ŝia poemo. Ankaŭ esperantlingvajn versojn ŝi originale verkis. Al unu el ili, "Aŭtuno venas“, komponis melodion profesoro Vilibald Scheiber en 1950. La kanto estas surdiskigita kune kun "Melankolio“ de K. Píč kaj "Nur migri“ de J. Baghy. Ĉiujn tri kantojn kan­tis Josef Válka.

Božena Studničková estis la unua inter ĉeĥoj, kiu verkis originalajn poemojn en Esperanto. Ŝi restis fidela al la movado ĝis la morto.

Ŝi estis prezidanto de la Unua Virina Grupo Esperantista ĉe la muzeo de Náprstek en Prago, kiu konstituiĝis la 12-an de decembro 1904.

Kiel direktorino de patrina lernejo (infanĝardeno, antaŭlernejo) en Prago ŝi verkis por infanoj poemojn kaj pupteatrajn dramojn. Por sia agado ŝi estis honorita per ora meritkruco kun krono kaj per bronza merit-medalo de la reĝa urbo Praha (Laŭ Enciklopedia Vortaro de Otta).

Verkoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • Najtingalo kaj juna poeto (Český esperantista, 1910, p. 55)

Verkoj en la ĉeĥa[redakti | redakti fonton]

  • Ohlas nitra (Resono de la anima interno, 1874 – lirika poemaro)
  • Dětská zahrádka (Infana ĝardeneto, 1877, 1881, 1905 – poemaro por infanoj)
  • Škola mateřská (Patrina lernejo, Praha, 1883, 1891)
  • Snění a život (Revado kaj la vivo, 1886 - novelaro)
  • Úvahy a otázky methodické z oboru mateřských škol (Pripensoj kaj demandoj metodikaj pri la fako de patrinaj lernejoj, 1891)
  • Z dětského života (El la infana vivo, 1895)
  • Mateřským školám“ (Al la patrinaj lernejoj, 1896)
  • Pohádky (Fabeloj, 1899)
  • Gratulant a deklamátor (Gratulanto kaj deklamanto, 1899)
  • Kdo to uhodne? (Kiu divenos? 1899)
  • Pěstounkám škol mateřských (Al la zorgistinoj de la patrinaj lernejoj, 1901)
  • Pro dětský svět (Por la infana mondo, 1902)
  • Vánoční písně a koledy (Kristnaskaj kantoj kaj petkantoj, 1902)
  • Z dětské říše (El la infana regno, 1907 - rakontoj por infanoj)
  • O začarovaných dětech (Pri ensorĉitaj infanoj, 1917 - dramo)
  • Zázračné koření (Mirakla spico, 1921 – pupteatra dramo)
  • Kdo to dovede? (Kiu kapablas tion? 1922 – pupteatra dramo)
  • Petite grammaire complète (Kompleta eta gramatiko, 1922 – konciza supervido de la franca gramatiko)
  • Dětem o dětech (Al infanoj pri infanoj, 1923)
  • Vděčný jelínek (Dankema cerveto, 1924 – pupteatra dramo)
  • Z říše stálic (El la regno de steloj, 1925)
  • Ovečka v trní (Ŝafino en dorna vepraro, 1925 – pupteatra dramo)
  • Tuláček (Vagabondeto, 1925 – pupteatra dramo)
  • Pouť do nebe (Pilgrimo al ĉielo, 1926 – pupteatra dramo)
  • Čarovné dudy (Magia sakfajfilo, 1926 – pupteatra dramo)
  • Kouzelný prsten (Magia fingroringo, 1926 – pupteatra dramo)
  • Námluvy princezny Prozerpíny (Svatado de reĝidino Proserpina, 1926 – pupteatra dramo)
  • Malíček, malý syneček (Etulo, eta fileto, 1931 – pupteatra dramo)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Rimarko[redakti | redakti fonton]

En la retejo de Nacia Biblioteko en Prago estas skribite, ke ŝi mortis 25.11.1914, kio estas evidenta eraro, ĉar la nekrologo en Ligilo 1935 indikas la daton 25.11.1934 kaj 85 jarojn de la mortintino.