Boa Vista (Rorajmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Boa Vista (Roraima))
Urbo Boa Vista (Roraima)
Fotomontaĵo

Flago

[[

Flago [[|Blazono]]
municipo de Brazilo • ĉefurbo • urbego
Datreveno 9-a de julio
Fondiĝo 1890
Nomo de la loĝanto boa-vistense
Moto "Segurança, Desenvolvimento, Integração" (Sekureco, Kreskado, Integrado)
Urbestr(in)o Maria Teresa Saenz Surita (PMDB) ĝis 2016
Situo
Situo de Boa Vista (Roraima)
Situo de Boa Vista (Roraima)
Subŝtato Rorajmo
Mezoregiono Norte de Roraima
Mikroregiono Boa Vista
Najbaraj urboj Ne disponebla
Geografiaj aspektoj
Areo 5.687,064 km²
Loĝantaro 284.258 loĝ. 2010 [1]
Loĝdenso 49,98 loĝ./km²
Alteco 85 metroj
Klimato tropika
Horzono UTC-4
Sociaj indikiloj
IHD 0,779 2000 [2]
MEP R$ 3 578 135,446 (134) - 2008 [3]
MEP per capita R$ 13 713 01 2008 [3]
vdr

Boa Vista estas ĉefurbo de subŝtato Roraima, Brazilo. Oni fondis ĝin en 1775.

Esperanto en Boa Vista[redakti | redakti fonton]

la 30-an de julio 1983 estis fondita Roraima Esperanto-Asocio kaj elektita ĝia unua estraro, kies estraranoj estis la jenaj:

Prezidanto, Raimundo Dourado de Souza; 1-a sekretario, Silvana Márcia; 2-a sekretario, Maria Nazaré de Souza; 1-a kasisto, Washington L. Aquino; 2-a kasisto, Rosineide Aquino de Souza; bibliotekisto, Raimundo Souza de Aquino.

En 1991, dank‘al iniciato de profesoro Oscar de Lira Carneiro kaj kunlaboro de samideano Raimundo Dourado de Souza, prezidanto de Roraima Esperanto-Asocio, ili sukcesis starigi Esperanto-kurson kiel kulturan aldonon ĉe la Beletra Fakultato de la Federacia Universitato de Roraima. La kurso komenciĝis la 12-an de aŭgusto 1991.

Dank‘al samideano Raimundo Dourado de Souza, la Esperanto-movado en Boa Vista prosperas aktive.

La 1-an de novembro 1993 estis aprobita leĝo kiu nomas “Dr. Zamenhof” straton en la kvartalo “Coranã”; cetere reliefiĝas, ke Boa Vista jam havas straton nomatan “Rua dos Esperantistas”

Konataj urbanoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Censo 2010 (29 de novembro 2010). Alirita 27 de aŭgusto 2011.
  2. Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 11 de oktobro 2008.
  3. 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2008 (16 de decembro 2008). Alirita 27 de aŭgusto 2011.