Boa Vista (Rorajmo)
| Urbo Boa Vista (Roraima) | |||||
|
|||||
| Himno | |||||
| Datreveno | 9-a de julio | ||||
|---|---|---|---|---|---|
| Fondiĝo | 1890 | ||||
| Nomo de la loĝanto | boa-vistense | ||||
| Moto | "Segurança, Desenvolvimento, Integração" (Sekureco, Kreskado, Integrado) | ||||
| Urbestr(in)o | Iradilson Sampaio (Brazila Socialista Partio) | ||||
| Situo | |||||
| Subŝtato | Rorajmo | ||||
| Mezoregiono | Norte de Roraima | ||||
| Mikroregiono | Boa Vista | ||||
| Najbaraj Urboj | Ne disponebla | ||||
| Distanco al la Ĉefurbo | 4275 (Braziljo) kilometroj | ||||
| Geografiaj Aspektoj | |||||
| Areo | 5.687,064 km² | ||||
| Loĝantaro | 284.258 loĝ. 2010 [1] | ||||
| Loĝdenso | 49,98 loĝ./km² | ||||
| Alteco | 85 metroj | ||||
| Klimato | tropika Awh | ||||
| Horzono | UTC-4 | ||||
| Sociaj Indikiloj | |||||
| IHD | 0,779 2000 [2] | ||||
| MEP | R$ 3 578 135,446 (134) - 2008 [3] | ||||
| MEP per capita | R$ 13 713 01 2008 [3] | ||||
Boa Vista estas ĉefurbo de subŝtato Roraima, Brazilo. Oni fondis ĝin en 1775.
Esperanto en Boa Vista [redakti]
la 30-an de julio 1983 estis fondita Roraima Esperanto-Asocio kaj elektita ĝia unua estraro, kies estraranoj estis la jenaj:
Prezidanto, Raimundo Dourado de Souza; 1-a Sekretario, Silvana Márcia; 2-a Sekretario, Maria Nazaré de Souza; 1-a Kasisto, Washington L. Aquino; 2-a Kasisto, Rosineide Aquino de Souza; Bibliotekisto, Raimundo Souza de Aquino.
En 1991, dank‘al iniciato de Profesoro Oscar de Lira Carneiro kaj kunlaboro de samideano Raimundo Dourado de Souza, prezidanto de Roraima Esperanto-Asocio, ili sukcesis starigi Esperanto-kurson kiel kulturan aldonon ĉe la Beletra Fakultato de la Federacia Universitato de Roraima. La kurso komenciĝis la 12-an de aŭgusto 1991.
Dank‘al samideano Raimundo Dourado de Souza, Esperanto-movado en Boa Vista prosperas aktive.
La 1-an de novembro 1993 estis aprobita leĝo kiu nomas “Dr. Zamenhof” straton en la kvartalo “Coranã”; cetere reliefiĝas, ke Boa Vista jam havas straton nomatan “Rua dos Esperantistas”
Referencoj [redakti]
- ↑ Censo 2010 (29 de novembro 2010). Alirita 27 de aŭgusto 2011.
- ↑ Ranking decrescente do IDH-M dos municípios do Brasil. Atlas do Desenvolvimento Humano (2000). Alirita 11 de oktobro 2008.
- ↑ 3,0 3,1 Produto Interno Bruto dos Municípios 2008 (16 de decembro 2008). Alirita 27 de aŭgusto 2011.
|
||||||