Budiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Boadicea)
Budiko
Persona informo
Boudīka
Voadicea
Naskiĝo 30-an de novembro 2029 (2029-11-30)
en Romia Britio
Morto 61
en Romia Britio
Mortis pro sinmortigo vd
Mortis per venenado vd
Familio
Edz(in)o Prasutagus vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo militestro • reganto • reĝino • rezistobatalanto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Budiko (aŭ BoŭdikoBoadicea) estas la nomo de antikva reĝino en Britio. Ŝia edzo estis la reĝo de la Icenoj (kelta tribo), Prasutago (latine: Prasutagus); kiam li mortis, la Romia Imperiestro Nerono kaj ties filinoj heredis la regnon laŭ lia testamento, por certigi la pacon. Spite al tio, la romianoj atakis la reĝlandon kaj skurĝis la kaptitan Budikon kaj seksperfortis ŝiajn filinojn. Pro tio Budiko ekribelis kaj venĝis, detruante multajn romiajn urbojn. Ŝi detruis Kamulodunon (latine: Camulodunum, angle la nuna Colchester), Londinion (latine Londinium, nune Londono) kaj Verulamion (St Albans). Ŝin venkis la romia provincestro Gajo Suetonio Paŭlino en 60, neniigante ŝian armeon.

Ŝi estis verŝajne venenita en 61 p. K. kaj entombigita en loko de la nuna londona stacidomo King's Cross Station.

Statuo de Budiko, apud la Westminster Pier

En Londono oni starigis memoraĵon al ŝi.

Budiko en la literaturo[redakti | redakti fonton]

Konata estas la poemo Boadicea de Alfred Tennyson kaj la tragedio Bonduca de John Fletcher. Krom tio ekzistas multaj historiaj romanoj kaj junularaj libroj pri ŝi. (http://www.hist-rom.de/themen/boudicca.html).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]