Elektra bobeno
El Vikipedio
(Alidirektita el Bobeno)
Bobeno estas volvaĵo (rulaĵo, spiralo) el lakoizolita drato aŭ fadeno.
- Tiu ĉi artikolo temas pri elektra bobeno. Por alia signifo rigardu fadenbobeno.
Se kurento trapasas la bobenon, magneta kampo estiĝas. En elektrotekniko oni ofte uzas bobenojn.
Specialaj specoj:
barbobeno (kun forta ferkerno, trapasas nur la konstanta kurento, la alterna kurento ne)
transformatoro (du bobenoj kun komuna ferkerno).
La elektromekanika telefoncentralo grandparte konsistas el bobenoj.
Plej ofte ferkerno aldoniĝas al la bobeno, ĉar tio pli bone densigas magnetajn liniojn de forto.