Bobo Dioulasso

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bobo Dioulasso estas grandurbo, la dua plej granda urbo de Burkino.

Moskeo de Bobo Dioulasso
Urbodomo de Bobo Dioulasso

Bazaj informoj

Geografio

Bobo Dioulasso situas en la sudokcidenta parto de la lando. Uagaduguo troviĝas je 350 km-oj.

Historio

Ĝis dominado de la francoj (de 1897) estis tie 2 vilaĝoj kaj en la najbareco ankaŭ aliaj vilaĝoj. En la 20-a jarcento ĝi iĝis grava urbo. La fervojo atingis la urbon en 1934, tamen la evoluo komenciĝis nur post la 2-a mondmilito. Ekde 1960 oni nomumas la urbon "la ekonomia ĉefurbo de la lando". Oni prilaboras nutraĵojn (precipe fruktojn) kaj kotonon.

Trafiko

Bobo Dioulasso havas flughavenon, stacidomon kaj la urbo estas nodo de vojoj.

Merkato en Bobo Dioulasso

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj