Bocskaikert

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Bocskaikert
Blazono
Administrado
Lando Hungario
Poŝtkodo 4241
Telefona antaŭkodo 52
Demografio
Loĝantaro 2810
Geografio
Areo 7 km²
v  d  r
Information icon.svg

Bocskaikert (boĉkaikert) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono Debrecen. La nomo signifas Bocskay-ĝardeno.

Situo [redakti]

Bocskaikert situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Debrecen inter Debrecen kaj Hajdúhadház, ambaŭ estas proksime.

Historio [redakti]

Dum la historio la loko apartenis al Hajdúhadház, kie estis farmoj. En 1991 oni fondis setlejon, oni aĉetis parcelojn. Tio iĝis vilaĝo en 2001. Precipe el Debrecen alvenis homoj, ili laboras en la urbo, sed dormas en la vilaĝo.

Vidindaĵoj [redakti]

Vidindaĵo estas la romkatolika preĝejo. Apud la vilaĝo etendiĝas Remparo de Ĉorso.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, sanservo, kulturdomo.