Bodø
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 15 Nov. 2012.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
Bodø estas norvega urbo en la provinco Nordland. La komunumo Bodø havas ĉ. 46 000 loĝantojn. Bodø situas norde de la arkta cirklo, kaj havas noktomezan sunon de la 4. de junio ĝis la 8. de julio. Proksime de Bodø estas Saltstraumen, la plej forta tajda fluo en la mondo. En la regiono de Bodø oni havas la plej densan populacion de blankvostaj maragloj en la mondo.

