Bodajk
Bodajk estas urbo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono Mór.
- Areo: 29 km²
- Loĝantaro: 4100
- Poŝtkodo: 8053
- Telefonprefikso: 22
Situo [redakti]
Bodajk situas laŭ flankovojo, inter montoj Vértes kaj Bakony, laŭ fervojo Székesfehérvár-Kisbér.
Historio [redakti]
Pli frue avaroj loĝis tie. En 1543 la turkoj okupis la tutan regionon. En 1744 katolika preĝejo omaĝe al Helpema Dipatrino konstruiĝis, ĝi estas la plej malnova hungara pilgrimloko. Eĉ Stefano la 1-a (Hungario) pilgrimis tien. En 1747 baroka abatejo konstruiĝis, kiu nuntempe estas paroĥo. La komunumo havis la rangon kampurbo inter 1774-1886, poste Bodajk iĝis grandvilaĝo, fine urbo ekde 2008. En 1803 kastelo de Hochburg-Lamberg, en 1820 vilaĝdomo konstruiĝis.
Kromaj vidindaĵoj estas golgoto kaj Sankta Puto. Apud la vilaĝo lago troviĝas havanta magnezion kaj sapon.
