Bodil Kühlmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bodil Kühlmann
Persona informo
Naskonomo Bodil Petersen
Naskiĝo 10-an de junio 1921 (1921-06-10)
en Fredericia
Morto 14-an de julio 2012 (2012-07-14) (91-jaraĝa)
en Kopenhago
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Danio
Familio
Edz(in)o Gustav Kühlmann
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Bodil KÜHLMANN (naskita PETERSEN la 10-an de Junio 1921 en Fredericia, Danio, mortis la 14-an de Julio 2012 en Kopenhago) eklernis Esperanton en 1937, ekde 1942 ŝi mem instruis la lingvon. En 1943 ŝi dum somera kurso, aranĝita de Friis, renkontis Gustav Kühlmann, al kiu ŝi edziniĝis la sekvantan jaron kaj pro tio translokiĝis al Kopenhago. La paro en 1946 ricevis la filinon Lizeta, kiu fariĝis denaska esperantisto.

Oni diras, ke malantaŭ sukcesa viro staras forta virino. Bodil en prelego diris: „Mi preferis labori malantaŭ la kulisoj.“ Kaj tion ŝi faris plenenergie kaj sukcese. Ŝi subtenis sian edzon en ĉiuj Esperanto-agadoj. Ŝi estis la dommastrino, kiu prizorgis la eksterlandajn gastojn en la hejmo, montris la urbon al ili. Ŝi kunlaboris pri la organizado de loka kluba laboro, de amaso da renkontiĝoj kaj kongresoj, sed ankaŭ kune kun la edzo vizitadis la Universalajn Kongresojn de UEA.

Ekde 1965 Bodil redaktis la gazeton Dansk Esperanto Blad. Tion ŝi faris dum 7 jaroj. Ŝi gvidis Esperanto-kursojn por blinduloj kaj por surbendigo voĉlegis blindulan gazeton. Dum kelkaj jaroj ŝi estis la prezidantino de la Komunkomitato (komuna laborgrupo de Esperanto-kluboj en Kopenhago). Ŝi estis sekretariino de la Veterana Klubo de UEA.