Bodnegg
| Bodnegg | |||||
|
|||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | ||||
| Distriktaro | Distriktaro Tübingen | ||||
| Distrikto | Distrikto Ravensburg | ||||
| Komunumaro | Gemeindeverwaltungsverband Gullen | ||||
| Urborajtoj | - | ||||
| Koordinatoj | 47°42′36″N 09°41′22″O / 47.71°N, 9.68944°O | ||||
| Alto super la marnivelo | 620 m | ||||
| Areo | 24,56 km² | ||||
| Telefona antaŭkodo | 07520 | ||||
| Poŝtkodo | 88285 | ||||
| Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 | 7981 | ||||
| Aŭtomobila kodo | RV | ||||
| Oficiala kodo | 08 4 36 018 | ||||
| Komunumestro | Christof Frick | ||||
| Adreso de la administrejo | Kirchweg 4 | ||||
| Komunuma retejo | www.bodnegg.de | ||||
Bodnegg estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ravensburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 3109 loĝantojn.
Bodnegg estas membro de la komunum-administra ligo Gullen, kies administra sidejo estas en Grünkraut.
La komunumo situas inter Supra Ŝvabio kaj Okcidenta Algovio kaj distancas po ĉ. 15 km de la distrikta ĉefurbo Ravensburg, de Wangen im Allgäu kaj de Tettnang. Ĝiaj partoj altas inter 519 kaj 700 metrojn super marnivelo. De monteto Kirchberg, 640 m alta, videblas la Konstanca Lago kaj iuj svisaj kaj aŭstraj montoj.
Najbaraj komunumoj estas urbo Ravensburg kaj la komunumoj Amtzell, Grünkraut kaj Waldburg en distrikto Ravensburg kaj urbo Tettnang kaj komunumo Neukirch en distrikto Bodenseekreis.