Bodo Wartke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bodo Wartke
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1977 (1977-05-21) (46-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pianisto • kabaredisto
vdr

Bodo Wartke, naskita la 21-an de majo 1977, estas kantaŭtoro el Germanio kiu loĝas en Berlino. Li kantas kaj ludas la pianon. Foje li ankaŭ legas prozajn tekstojn, parolkantas aŭ eĉ dancas.

Lia unua koncerto okazis en 1996. Ekde tiam li mem verkis du kabaredo-programojn kiuj sufiĉas por kompleta vespero. Sian trian programon li alcelas prezenti fine de 2006.

En siaj kantoj, Bodo Wartke pritraktas humure situaciojn de la ĉiutago. Alia grava temo por li estas amkantoj, pri kies diversaj specoj li kantas kaj rakontas amuze kaj memironie.

Ekster siaj propraj koncertoj, Bodo Wartke agas kiel aktoro kaj prezentanto, ekzemple dum muzikaj vesperoj kun konataj germanlingvaj kantaŭtoroj. Tie li ankaŭ mem aperas kiel artisto kaj akompanas aliajn muzikistojn.

Bodo Wartke ekde 1996 gajnis pli ol 20 premiojn por sia muzika aktiveco. en Germanio kaj Svislando. Intertempe aperis kantaro de lia unua programo kun pianonotoj kaj gitaraj akordoj.

La multlingva amkanto[redakti | redakti fonton]

Kompreneble la vortludoj kaj ŝercaj rimvortoj estas nur kompreneblaj por homoj, kiuj regas la germanan. Tamen unu kanto estas aparte interesa por esperantlingvaj personoj, nome Liebeslied ("amkanto"). Ĝi havas nur unu strofon, kiun Bodo Wartke kantas minimume naŭfoje, sed ĉiam en alia lingvo. La refreno redonas ideon, kiun oni ofte renkontas en Esperantujo, nome la volon, lerni alian lingvon kaj vojaĝi eksterlanden por amata persono:

Liebeslied ("amkanto")

kantebla strofo, tradukita de Gunnar R. Fischer

Mi diros ĉiulingve al vi kante
kaj ĉiujn instrumentojn sonigante
galante
Kredu min, karulin', mi amas vin

laŭvorta traduko de la refrenoj

Kie ajn vi loĝas,
mi scias certe, ke vi ekzistas,
la virino, al kiu mi,
kaj kiu al mi enamiĝas
Kie ajn vi loĝas
kian ajn lingvon vi parolas,
kiam ni renkontiĝos
tiam mi lernos ĝin por vi
Kie ajn vi loĝas
por vi mi tuj
vojaĝos al la fino de la mondo!
Tion mi promesas al vi.

La strofo intertempe ekzistas en 88 lingvoj kaj dialektoj (inkluzive de Esperanto). Ĉar ne eblas kanti ĉiujn dum unu koncerto, en la reto troviĝas amkanto-farilo, per kiu oni povas komponi sian propran version de la kanto, elektante 9 diversajn lingvojn. Bodo Wartke bonvenigas tradukojn al pliaj lingvoj, tamen atentigas ke necesas atenti la rimoskemon kaj bone redoni la enhavon (kanti en ĉiuj lingvoj / ludi sur ĉiuj instrumentoj / mi amas vin).

Diskografio[redakti | redakti fonton]

  • KD Bodo live - Das Konzert (1996, unua apero sur kompaktdisko, ne plu havebla)
  • KD Ich denke also sing ich (1998, unua programo)
  • KD Ich denke also sing ich - unterwegs (2000, aktualigita versio de la unua programo)
  • KD Achillesverse (2003, dua programo)
  • DVD Ich denke also sing ich - live in Berlin (2004)
  • DVD Achillesverse (2005)
  • duobla KD Achillesverse - live in Berlin (2006, aktualigita versio de la dua programo)
  • KD Unter dem Milchwald (2006, sonŝpuro, limigita eldonkvanto, eldonita okaze de la dekjara sceneja jubileo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]