Bodoa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bodoa lingvo
बोड़ो
Parolata en Barato, kun kelkaj malgrandaj komunumoj en Nepalo
Parolantoj 603,000: 600,000 en Barato (1997), 3,301 en Nepalo (2001)
Skribo Nagario, Latina, eble originale Deodhai?
Lingvistika klasifiko

Ĉino-tibeta
Tibeto-birma
Jingpho-konyak-bodoa
Konyak-bodo-garoa
Bodo-garoa
Bodoa
Lingvaj kodoj
v  d  r
Information icon.svg

La Bodoa Lingvo estas Tibeto-birma lingvo parolata de la bodoa popolo de nordorienta Barato kaj Nepalo. La lingvo estas iu el la oficialaj lingvoj de la barata ŝtato Asamo, kaj estas iu el 22 konstituci-statusaj lingvoj laŭ la konstitucia en Barato.

Klasifiko kaj parencaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

La bodoa lingvo, branĉo de la tibeto-birma familio de lingvoj estas riĉa lingvo. Ĝi estas grava lingvo de la bodoa grupo en la Asam-birma grupo de lingvoj. Ĝi kunhavas iujn komunajn trajtojn de vortprovizo, fonologio, morfologio kaj sintakso kun aliaj fratinaj lingvoj de la bodoa grupo.

Ĝi proksime parencas al la Dimasa lingvo de Asamo kaj la Garoa lingvo (grt) de Meghalaya. Ĝi ankaŭ estas tre proksime parenca lingvo de la kokboroka lingvo (trp) parolata en Tripura.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la postsekvoj de la socio-politika vekiĝo kaj movado lanĉita de bodoaj organizaĵaj ekde 1913, la lingvo prezentiĝis kiel perilo de instruado (1963) en la elementaj lernejoj en bodoaj areoj. Aktualtempe, la bodoa lingvo servas kiel perilo de instruado ĝis la meza nivelo kaj kiel asocie oficiala lingvo en la ŝtato Asamo. La lingvo jam atingas pozicion fieran kun la malfermo de la post-bakulaŭra (?) (en:postgraduate) kurso en la bodoaj lingvo kaj literaturo en la Universitato de Guwahati en 1996. la bodoa lingvo havas la krediton havi grandan nombron da libroj poeziaj, dramaj, novelaj, romanaj, biografiaj, vojaĝaj, porinfanaj, kaj beletro-kritkaj.

Dialektoj[redakti | redakti fonton]

La ĉotea, la meĉa. Parenca al la dimasa, tripura, lalunga, kaj bodoa lingvoj.

Skriba sistemo[redakti | redakti fonton]

La lingvo oficiale skribatas per la nagaria skribo, sed ĝi ankaŭ havas longan historion uzi la romiidan skribon. Iuj esploristoj jam sugestas ka la lingvo originale uzis nun perditan skribsistemon nomitan Deodhai.[mankas fonto]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]