Bodonal de la Sierra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Bodonal de la Sierra estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas bodonaleros. La censita populacio en 2008 estis de 1.146 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Bodonal de la Sierra estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 611 m; je 105 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 68,4 km².

Ĝi situas sude de la provinco sur valo de la montetoj apudaj al la montaro de la distrikto de Tentudía. Temas pri tipa eta vilaĝo, de nur iom pli da 1000 loĝantoj, ĉirkaŭita de olivarboj kaj anzinoj. Fakte estas ene de la plej granda arbaro ekzistanta en Hispanio kiu etendiĝas tra la provincoj de Badajoz, Onubo kaj Sevilo.