Boeing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Boeing Company
The Boeing Company
publika kompanionegoco • aerospace manufacturer • entrepreno • armila fabriko • produktanto de veturanta materialo vd
Dum 15-a de julio 1916 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo United Aircraft and Transport Corporation
Jura formo Publika kompanio
Fondintoj William Boeing vd
Sidejo Chicago, Illinois, Usono
Lando Usono
Estr(ar)o Dennis Muilenburg, CEO kaj Prezidanto
Dungitoj 147 683 (2017)[1]
Agokampo Pasaĝeraviadiloj
Boeing 747Boeing 777Boeing 737Boeing 757Boeing 787Boeing 767McDonnell Douglas F/A-18 HornetMcDonnell Douglas F-15 Eagle • C-17 Globemaster III • Boeing CH-47 Chinook • AH-64 Apache • Boeing P-8 Poseidon • Boeing 707Boeing 717Boeing 727 • kosmonaŭtiko • Boeing 720
ISIN-kodo US0970231058
Posedata de The Vanguard Group • T. Rowe Price • Newport Trust • BlackRock vd
filiaj kompanioj Boeing Canada • Boeing International Corporation India Private Limited • Boeing UK • Boeing Helicopters • Boeing Capital • Boeing Commercial Airplanes • Boeing Phantom Works • Boeing Australia • Boeing Defense, Space & Security • McDonnell Douglas • Boeing Spain • Alteon Training • Boeing Aircraft Holding Company • Jeppesen vd
Posedataj kompanioj Boeing Helicopters • Jeppesen • Boeing Defense, Space & Security • Boeing Phantom Works • Boeing International Headquarters • United Launch Alliance • United Space Alliance • Boeing Plant 1 • Inventory Locator Service • Boeing Commercial Airplanes vd
TTT www.boeing.com
vdr

The Boeing Company estas usona aviadila fabrikanta kompanio, kiu fabrikas civilajn kaj militajn aviadilojn. Nuntempe Boeing estas rekonata kiel ĉefa aviadila fabrikanto en la mondo, kiu fabrikas mondkonatajn aviadilojn kiel Boeing 747 kaj Boeing 787.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la Boeing estas komencita de William E. Boeing (1881-1956). En 1910 Boeing aĉetis ŝipfarejon en Seattle, ĉe rivero Duwamish kun George Conrad Westervelt. Ili fondis kompanion Pacific Aero Products Co. en 1916. La unua aviadilo de Boeing estis la Boeing Modelo 1. En 1917 Boeing alinomis kompanion Boeing Airplance Company kaj ricevis mendojn de 50 aviadilojn el Usona Mararmeo. Post la unua mondmilito, Boeing komencis aerpostan servon, kiu poŝte iĝis United Airlines.

Dum la 1920-aj jaroj kaj 1930-aj jaroj, Boeing prilaboris plurajn komercajn aviadilojn. En fino de 1930-aj jaroj, Boeing venkis en konkurso de bomaviadilo por Usona Armea Aerforto (USAAF). Dum la Dua Mondmilito, Boeing produktis Boeing B-17 Flying Fortress kaj Boeing B-29 Superfortress, pli ol 15,000 aviadilojn. Post la Dua Mondmilito, Boeing sukcese ellaboris jetmotoran bombaviadilon Boeing B-52 Stratofortress.

En mezo de 1950-aj jaroj, Boeing prilaboris novan pasaĝeraviadilon, kiu uzis jetmotoron. La unua jetmotora pasaĝeraviadilo, Boeing 707 estis prezentiĝita en 1957. Post la sukcesa debuto en aviadmerkato, Boeing iĝis ĉefa infula aviadfabrikanto en la mondo. Nuntempe Boeing partoprenas kaj gvidas prilaboron kaj produktadon de militaj kaj civilaj aviadiloj, kiuj estas uzitaj en la mondo.

Filioj[redakti | redakti fonton]

  • Aviation Partners Boeing, 50/50 kuna iniciato kun Aviation Partners
  • Boeing Australia, Ltd.
  • Boeing Capital
  • Boeing Commercial Airplanes
    • Aeroinfo Systems
    • Airspace Safety Analysis Corporation
    • Alteon Training, antaŭe Flight Safety Boeing
    • Continental Datagraphics
    • Jeppesen
    • SBS International
  • Boeing Integrated Defense Systems
    • Boeing Phantom Works
    • Rocketdyne, estos vendita al Pratt & Whitney
    • Boeing Satellite Systems
    • Sea Launch (40%)
  • Boeing Realty
  • Boeing Shared Services Group
  • Boeing Travel Management Company
  • Boeing Connexion
  • Preston Aviation Solutions

Civilaj aviadiloj[redakti | redakti fonton]

Boeing 367-80 (1954)[redakti | redakti fonton]

Post la Dua Mondmilito, Boeing komencis prilabori novan civilan aviadilon: Boieng dezajnis novan aviadilon kun jetmotoroj, kiu povis transporti pli da homoj. La vojaĝdaŭro inter la du kontinentoj malkreskis danke al rapideco. Surbaze de KC-97 Stratofreighter, Nova jetmotora modelo ellaboriĝis kaj flugis en 1954. Dash 80 sukcese flugis kaj manovris. Post la produktado de 707, Dash 80 uzis por testflugo kaj aerodinamika testo.

Boeing 707 (1957)[redakti | redakti fonton]

La sukceso de testmodelo Boeing 367-80 rezultis naskiĝon de nova pasaĝeraviadilo Boeing 707 en 1957, kun 4 reakciaj motoroj kiuj kaŭzis grandan bruon dum la ekflugo kaj surterigo. La unua prototipo flugis en 1957. En 1958 B707 certifiĝis por flugon kaj Pan Am mendis 25 aviadilojn al Boeing. La Boeing 707 sukcese komencis en merkato.

Boeing 717 (1998)[redakti | redakti fonton]

Boeing 717 de flugkompanio Qantas

Ellaborinte kiel McDonnell Douglas MD-95, Originale MD-95 estis posteulo de McDonnell Douglas MD-80 serioj. En 1997, Post la anekso de McDonnell Douglas kun Boeing, McDonnell Douglas MD-95 estis renomita kiel Boeing 717. B717 estis 100-seĝa pasaĝeraviadilo por malgrandaj distancojm kiu estis plibonigita versio de antaŭa DC-9. Tamen pro la malsukceso en merkato, Boeing ĉesis produktadon de B717 en 2006.

Boeing 727 (1963)[redakti | redakti fonton]

Boeing 727 LAB

Kiam la Boeing 707 rapide iĝis sukceso, Boeing decidis surmerkatigi pli malgrandan aviadilon por maksimume 180 pasaĝeroj. La nova aviadilo havis 3 motoroj: du je la fuzelaĝo kaj unu je la vosto. Produktiĝis du diversaj versioj de la 727: 727-100 por 130-155 pasaĝeroj kaj 727-200 por 155-189 pasaĝeroj.

La Boeing 727 estis sukcesplena ĉe la ĉartaj kompanioj. La Boeing 727 estis la antaŭulo de la Boeing 757. Boeing intencis iam produkti Boeing 727-300, sed finfine rezignis pri tiu aviadilo.

Boeing 737 (1967)[redakti | redakti fonton]

737-400 BA

Boeing volis ankoraŭ pli malgrandan aviadilon produkti ol la 727; aviadilo por maksimume 100 pasaĝeroj. La Boeing 737, ankaŭ nomita Boeing-bebo, iĝis tre sukcesplena. Lufthansa estis la unua kliento, kiu mendis 24 aviadilojn de 737-100, aviadilo kun 100 seĝoj kaj kun flugradiuso de 1,100km. Nur iom poste Boeing surmerkatigis pli bonan version, la 737-200 Advanced. Tiu ĉi lasta pli ofte mendiĝis, precipe ĉar ĝi povis transporti pli da pasaĝeroj (ĝis 129) kaj havis ege pli grandan flugradiuson (2200 km). Eŭropaj ĉartaj flugkompanioj tiel povis rekte flugi de la Eŭropa kontinento al la Kanariaj insuloj. En 1980 Boeing ekis novan serion de Boeing 737; rezulte de tio la firmao meze de la jaro 1985 povis ekprodukti la Boeing 737-300, Boeing 737-400 kaj Boeing 737-500.

En mezo de 1990-aj jaroj, Boeing denove redezajnis la serion 737. En 1998 oni ekproduktis la Boeing 737 Next Generation (Sekva Generacio). La unua varianto de Next Generation Iĝis la Boeing 737-600 (100-130 pasaĝeroj), Boeing 737-700 (110-149 pasaĝeroj), Boeing 737-800 (150-189 pasaĝeroj) kaj la Boeing 737-900 (150-189 pasaĝeroj). Laŭ la sekurecaj priskriboj ne pli ol 189 pasaĝeroj rajtas esti transportitaj.

Boeing 737 estas la plej sukcesa kaj profitdona pasaĝeraviadila modelo por Boeing. Nuntempe 9,609 (laŭ julio 2017) B737 produktiĝis.

Boeing 747 (1969)[redakti | redakti fonton]

747 Japan Airlines

Eble la Boeing 747 estas la plej konata aviadila tipo en la mondo, kaj estas krom la A380 de Airbus, la plej granda pasaĝera aviadilo en la mondo. La Boeing 747 transportas ĝis 524 pasaĝerojn. Ĝi havas 4 reakciajn motorojn sub siaj flugiloj kaj flugas tre grandajn distancojn trans la oceano.

Boeing 757 (1982)[redakti | redakti fonton]

En mezo de 1970-aj jaroj, nova konkuranto de Boeing aperis; Airbus prezentis Airbus A300, kiu sukcese debutis en aviadmerkato. La sukcesa debuto de Airbus influis al Boeing por prilabori novan pasaĝeraviadilon kaj anstataŭi Boeing 717 kaj Boeing 727. En 1978, Boeing prezentis projekton 7N7. La Boeing 757 estas mezdistanca modelo, derivita el originala 7N7 projekto. Inter 1981 kaj 2004, 1,050 aviadilojn estis produktitaj kaj operaciitaj en aerlinioj kiel United Airlines.

Boeing 767 (1981)[redakti | redakti fonton]

Kiel larĝkorpa modelo de projekto 7N7, Boeing 767 estis prezentita en 1978. La Boeing 767 estis dezajnita por mezdistancaj flugoj, kiu estis ĉefe operaciita en enlandaj flugoj. Dum la 1980-aj jaroj kaj 1990-jaroj, Boeing 767 estis populara aviadilo por mezskalaj aerlinioj. Antaŭ la apero de Boeing 777, Boeing 767 estis operaciita en Usonaj aerlinioj.

Boeing 777 (1994)[redakti | redakti fonton]

La Boeing 767 estis populara aviadilo por mezdistancaj aerlinioj, tamen B767 transportis plimalgrandajn pasaĝerojn ol Boeing 747. La efika rendimento de Boeing 767 plenumis kaj savis koston por aerlinioj, sed aerlinioj deziris pligrandan aviadilon, kiu eblis transporti kiel Boeing 747. En mezo de 1980-jaroj, Surbaze de Boeing 767, Boeing dezajnis novan plilarĝan pasaĝeraviadilon por klientoj. En 1990, usona aerlinio United Airlines iĝis unua kliento de nova pasaĝeraviadilo. La produktado de B777 komenciĝis en 1993, sukcese finis testflugon la 12-an de junio 1994. la unua aviadilo liveriĝis al United Airlines, komencis servon la 15-an de majo 1995.

Dum la 1990-aj jaroj, Boeing 777 sukcesis en merkato por efika flugrendimento. Kiel dumotora larĝkorpa aviadilo, Boeing 777 estas rekonata por ĉefa modelo el novaj larĝkorpaj pasaĝeraviadiloj, kontraste al tradiciaj larĝkorpaj kiel Boeing 747. Nuntempe Boeing 777 estas dua profitdona pasaĝeraviadila modelo de Boeing. Laŭ 31-an de julio 2017, 1,507 B777 produktiĝis.

Boeing 787 Dreamliner (2009)[redakti | redakti fonton]

Post la 9/11, aerlinioj malkreskis la aĉeton de novaj pasaĝeraviadiloj. Tiutempe Boeing prilaboris pasaĝeraviadilon sub la nomo Sonic Cruiser, tamen pro malkresko de merkato, Boeing nuligis Sonic Cruiser por savi koston. Surbaze de teknologioj, kiuj uzitaj en Sonic Cruiser, Boeing prilaboris efikan novan modelon por anstataŭi Boeing 767.

La unua flugo sukcese flugis en 2009. Tamen pro tenikaj problemoj, la produktado estis komenciĝita post du jaroj. La 3-an de julio 2011 aviadilo finis sian unuan flugon inter Seattle kaj Tokio. Laŭ julio 2017, 578 B787 produktiĝis.

Militaj aviadiloj[redakti | redakti fonton]

Dum la Dua Mondmilito, Boeing estis rekonata por bombaviadilojn kiel Boeing B-17 Flying Fortress kaj Boeing B-29 Superfortress. Tiuj aviadiloj sukcese faris siajn misiojn en Eŭropo kaj Pacifiko. Post la Dua Mondmilito, Boeing partoprenis en multaj konkursoj de Usona Aerarmeo, ellaboris militaviadilojn kiel Boeing B-52 Stratofortress. Danke al partopreno en prilaboro de militavaidiloj, Nuntempe Boeing estas rekonata kiel influa armea-industria komplekso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bazita sur Boeing 747.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Konkurantaj kompanioj :