Boeing
The Boeing Company estas la plej granda usona konstru-entrepreno de aviadiloj.
Historio
- William E. Boeing, 1881-1956) estas la fondisto de la firmao.
- Li naskiĝis en 1881 en Detroit, lia germana patro estas Wilhelm "Böing", (Boeing) kaj la patrino estas Marie Boeing.
- La patro alvenis en 1868 en Usono, li estis de bona negocistofamilio de Hohenlimburg, urboparto de Hagen nomata laŭ samnoma mezepoka burgo, en Germanio. Vidu la biografion en oficiala paĝo.
- La firmao furoris dum la 20-a jarcento, precipe post la Dua Mondmilito, kun novaj dezajnoj kiuj revoluciis en la mondo de aviado.
Filioj
- AviationPartnersBoeing, 50/50 kuna iniciato kun Aviation Partners
- Boeing Australia, Ltd.
- Boeing Capital
- Boeing Commercial Airplanes
- Aeroinfo Systems
- Airspace Safety Analysis Corporation
- Alteon Training, antaŭe FlightSafetyBoeing
- Continental Datagraphics
- Jeppesen Sanderson
- SBS International
- Boeing Integrated Defense Systems
- Phantom Works
- Rocketdyne, estos vendita al Pratt & Whitney
- Boeing Satellite Systems
- Sea Launch (40%)
- Boeing Realty
- Boeing Shared Services Group
- Boeing Travel Management Company
- Boeing Connexion
- Preston Aviation Solutions
Trafikaj aviadiloj
Boeing 707
En la 50aj jaroj de la pasinta jarcento Boeing lanĉis novan koncepton: oni konstruu aviadilon kun reakciaj motoroj kiu povis transporti pli da homoj. La vojaĝdaŭro inter la du kontinentoj malkresku dank'al la rapideco. Naskiĝis la Boeing 707, kun 4 reakciaj motoroj kiuj kaŭzis multe da bruo je la deteriĝo kaj surteriĝo. La unua prototipo flugis en la jaro 1955. Jaron poste la maŝino de la aviadaj aŭtoritatoj estis atestita kaj PAN AM iĝis la unua kliento kun mendo de 25 aviadiloj. La Boeing 707 iĝis sukcesplena.
Boeing 717
Nova maŝino jam antaŭe vendiĝis kiel la MD-95, 100-seĝa aviadilo por malgrandaj distancoj. Ĉar ĝi ne bone vendiĝis tra la jaroj, verŝajne Boeing baldaŭ ĉesos ĝin produkti.
Boeing 727
Kiam la Boeing 707 rapide iĝis sukceso, Boeing decidis surmerkatigi pli malgrandan aviadilon por maksimume 180 pasaĝeroj. La nova aviadilo havis 3 motoroj: du je la fuzelaĝo kaj unu je la vosto. Produktiĝis du diversaj versioj de la 727: 727-100 por 130-155 pasaĝeroj kaj 727-200 por 155-189 pasaĝeroj.
La Boeing 727 estis sukcesplena ĉe la ĉartaj kompanioj. La Boeing 727 estis la antaŭulo de la Boeing 757. Boeing intencis iam produkti Boeing 727-300, sed finfine rezignis pri tiu plano.
Boeing 737
Boeing volis ankoraŭ pli malgrandan aviadilon produkti ol la 727; aviadilo por maksimume 100 pasaĝeroj. La Boeing 737, ankaŭ nomita Boeing-bebo, iĝis tre sukcesplena. Lutfhansa estis la unua kliento kun 24 aviadiloj de la tipo Boeing 737-100, aviadilo kun 100 seĝoj kaj kun flugradiuso de 1100 km. Nur iom poste Boeing surmerkatigis pli bonan version, la 737-200 Advanced. Tiu ĉi lasta pli ofte mendiĝis, precipe ĉar ĝi povis transporti pli da pasaĝeroj (ĝis 129) kaj havis ege pli grandan flugradiuson (2200 km). Eŭropaj ĉartaj flugkompanioj tiel povis rekte flugi de la Eŭropa kontinento al la Kanariaj insuloj. En 1980 Boeing ekis novan serion de Boeing 737; rezulte de tio la firmao meze de la jaro 1985 povis ekprodukti la Boeing 737-300, Boeing 737-400 kaj Boeing 737-500.
Tipo | Pasaĝeroj |
---|---|
737-300 | 110-149 |
737-400 | 130-168 |
737-500 | 100-130 |
Meze de la 90aj jaroj de la pasinta jarcento, Boeing denove redezajnis la serion 737. En la jaro 1998 oni ekproduktis la Boeing 737 Next Generation [sekva generacio]. Iĝis la Boeing 737-600 (100-130 pasaĝeroj), Boeing 737-700 (110-149 pasaĝeroj), Boeing 737-800 (150-189 pasaĝeroj) kaj la Boeing 737-900 (150-189 pasaĝeroj). Laŭ la sekurecaj priskriboj ne pli ol 189 pasaĝeroj rajtas esti transportitaj.
Boeing 747
Eble la Boeing 747 estas la plej konata aviadila tipo en la mondo, kaj estas krom la A380 de Airbus, la plej granda pasaĝera aviadilo en la mondo. La Boeing 747 transportas ĝis 524 pasaĝerojn. Ĝi havas 4 reakciajn motorojn sub siaj flugiloj kaj flugas tre grandajn distancojn trans la oceano.