Boeing 787

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Boeing 787 (Dreamliner) estas dujeta trafika avadilo de la usona aviadilprodukta firmao Boeing. Ĝi povas transporti tre ekonomie (10% malpli ol kutime) 200 ĝis 300 pasaĝerojn. La B787 estas la unua grandspaca aviadilo, kies trunko konsistas grandparte el karbonfibro-fortigita plasto. Ĝi estis prezentita unuafoje la 8-an de julio 2007 kaj faris sian unuan testflugon la 15-an de decembro 2009 en Usono.[1]

Boeing 787

Historio[redakti | redakti fonton]

All Nippon Airways 787-8

La aviadilo estis konstruita pro defio al konkura aviadilo A380, kion plirapidigis la aertrafika krizo post la teroratakoj de 2001 en Usono. La fina decido pri la konstruado okazis en decembro 2003, la programa starto komenciĝis en aprilo 2004 kaj la unua aviadilo pretis oficiale je 8-a de julio 2007, en Everett (Vaŝingtonio). Tio estis la unua ĉiunova jeto de Boeing ekde 1995 kaj la unua okazo, kiam la firmao laboris kun ekstera kontraktanto. Rezulte de tio aperadis multaj malfacilaĵoj pri liverado kaj kunmuntado de aviadilpartoj.[1]

La 15-an de decembro 2009 okazis trihora provflugo, kiu komenciĝis de Everett, norde de Seatlo, kaj finiĝis ĉe Boeing Field, iom sude de Seatlo. La du testpilotoj faris kelkajn bazajn sistemajn kontrolojn, inkluzive de la elprovo de la subekipaĵo kaj klapoj. De tiam komenciĝis la naŭmonata elprovo, dum kiu ses aviadiloj flugados senpaŭze.[1]

La 3-an de julio 2011 aviadilo finis sian unuan flugon trans la Pacifika Oceano, elfluginte el Seattle (Usono) kaj alteriĝinte en la flughaveno Haneda (Tokio, Japanio).[2]

En la produktado kunlaboris Mitsubishi Heavy Industries en Nagoya, Japanio (flugiloj), Alenia Aeronautica en Italio en kunlaboro kun TAI Turkio, Lewis and Vought Corporation, Sud-Karolino, Spirit AeroSystems el Wichita (Kansaso) (trunkopartoj).

Financado/subvencioj[redakti | redakti fonton]

La surmarketigo de 787 kostas ĉ. 13,4 md. USD, kiuj estis kovritaj fare de Boeing mem (ĉ. 4,2 md.), de subproduktistoj (3,1 md.), ŝtataj subvencioj (Italio, 590 mio., Japanio 1,588 md.), de usona federacia ŝtato Kansaso (200 mio) kaj Vaŝingtonio (3,2 md.) kaj aliaj apogantoj. Tio kaŭzis plendon de EU ĉe WTO en 2004. Ĝis 2009 estis registritaj 840 mendojn el tuta mondo, sed iuj estis nuligitaj pro la longaj prokrastoj.[1]

Analizistoj diras, ke la firmao investis en la projekton pli ol 10 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj devos doni kompenson al klientoj por prokrastitaj aviadiloj. Cetere tiaj prokrastoj estas la kutimaĵo por plimulto da samaj projektoj.[1]

Teknikaj novaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • novtipa jetmotoro kaŭzas 20% malpli da kerosenkonsumo
  • la klimatizilo estas funkciigita per elektro ne per jetmotora forto
  • pli bona aerodinamiko, malpli da bruo, malpli da maso ol ĉe kutima aviadilo
  • pli grandaj fenestroj (48x28), kiu povas esti elektre mallumigitaj (ope)
  • lumdiodoj por lumigo
  • pli da elektroniko por stabilizigo
  • 10 % pli da aerpremo (analoge al alto de 1830 m)
  • 15% da aervaporo (anstataŭ la kutima 5%)

Teknikaj datenoj[redakti | redakti fonton]

Nomo Boeing 787-3 Boeing 787-8 Boeing 787-9 Boeing 787-10*
uztereno mezfluga longfluga longfluga longfluga
Longo 55,50 m 63 m 68,9 m
Enverguro 52 m 58,8 m 60 m
Flugila sagogrado 32,2°
Trunka diametro 5,74 m
Sidejoj ĉ. 290-330 210-250 250-290 300-350
maks. starta maso 165.100 kg 233.000 kg 244.940 kg
Motoro General Electric GEnxRolls-Royce Trent 1000
Vetura rapido maĥo 0,85
Atingopovo ĉ. ~ 6.500 km ~ 15.700 km ~ 16.300 km ~ 15.700 km
Unua transdono al aĉetonto 2010 junio de 2008 dec. de 2010 4-a kvarono de 2012

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]