Boeing 787 Dreamliner
Boeing 787 (Dreamliner) estas dujeta trafika avadilo de la usona aviadilprodukta firmao Boeing. Ĝi povas transporti tre ekonomie (10% malpli ol kutime) 200 ĝis 300 pasaĝerojn. La B787 estas la unua grandspaca aviadilo, kies trunko konsistas grandparte el karbonfibro-fortigita plasto. Ĝi estis prezentita unuafoje la 8-an de julio 2007 kaj faris sian unuan testflugon la 15-an de decembro 2009 en Usono.[1]
Historio
La aviadilo estis konstruita pro defio al konkura aviadilo A380, kion plirapidigis la aertrafika krizo post la teroratakoj de 2001 en Usono. La fina decido pri la konstruado okazis en decembro 2003, la programa starto komenciĝis en aprilo 2004 kaj la unua aviadilo pretis oficiale je 8-a de julio 2007, en Everett (Vaŝingtonio). Tio estis la unua ĉiunova jeto de Boeing ekde 1995 kaj la unua okazo, kiam la firmao laboris kun ekstera kontraktanto. Rezulte de tio aperadis multaj malfacilaĵoj pri liverado kaj kunmuntado de aviadilpartoj.[1]
La 15-an de decembro 2009 okazis trihora provflugo, kiu komenciĝis de Everett, norde de Seatlo, kaj finiĝis ĉe Boeing Field, iom sude de Seatlo. La du testpilotoj faris kelkajn bazajn sistemajn kontrolojn, inkluzive de la elprovo de la subekipaĵo kaj klapoj. De tiam komenciĝis la naŭmonata elprovo, dum kiu ses aviadiloj flugados senpaŭze.[1]
La 3-an de julio 2011 aviadilo finis sian unuan flugon trans la Pacifika Oceano, elfluginte el Seattle (Usono) kaj alteriĝinte en la flughaveno Haneda (Tokio, Japanio).[2]
En la produktado kunlaboris Mitsubishi Heavy Industries en Nagoya, Japanio (flugiloj), Alenia Aeronautica en Italio en kunlaboro kun TAI Turkio, Lewis and Vought Corporation, Sud-Karolino, Spirit AeroSystems el Wichita (Kansaso) (trunkopartoj).
Financado/subvencioj
La surmarketigo de 787 kostas ĉ. 13,4 md. USD, kiuj estis kovritaj fare de Boeing mem (ĉ. 4,2 md.), de subproduktistoj (3,1 md.), ŝtataj subvencioj (Italio, 590 mio., Japanio 1,588 md.), de usona federacia ŝtato Kansaso (200 mio) kaj Vaŝingtonio (3,2 md.) kaj aliaj apogantoj. Tio kaŭzis plendon de EU ĉe WTO en 2004. Ĝis 2009 estis registritaj 840 mendojn el tuta mondo, sed iuj estis nuligitaj pro la longaj prokrastoj.[1]
Analizistoj diras, ke la firmao investis en la projekton pli ol 10 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj devos doni kompenson al klientoj por prokrastitaj aviadiloj. Cetere tiaj prokrastoj estas la kutimaĵo por plimulto da samaj projektoj.[1]
Teknikaj novaĵoj
- novtipa jetmotoro kaŭzas 20% malpli da kerosenkonsumo
- la klimatizilo estas funkciigita per elektro ne per jetmotora forto
- pli bona aerodinamiko, malpli da bruo, malpli da maso ol ĉe kutima aviadilo
- pli grandaj fenestroj (48x28), kiu povas esti elektre mallumigitaj (ope)
- lumdiodoj por lumigo
- pli da elektroniko por stabilizigo
- 10 % pli da aerpremo (analoge al alto de 1830 m)
- 15% da aervaporo (anstataŭ la kutima 5%)
Teknikaj datenoj
Nomo | Boeing 787-3 | Boeing 787-8 | Boeing 787-9 | Boeing 787-10* |
---|---|---|---|---|
uztereno | mezfluga | longfluga | longfluga | longfluga |
Longo | 55,50 m | 63 m | 68,9 m | |
Enverguro | 52 m | 58,8 m | 60 m | |
Flugila sagogrado | 32,2° | |||
Trunka diametro | 5,74 m | |||
Sidejoj ĉ. | 290-330 | 210-250 | 250-290 | 300-350 |
maks. starta maso | 165.100 kg | 233.000 kg | 244.940 kg | |
Motoro | General Electric GEnx aŭ Rolls-Royce Trent 1000 | |||
Vetura rapido | maĥo 0,85 | |||
Atingopovo ĉ. | ~ 6.500 km | ~ 15.700 km | ~ 16.300 km | ~ 15.700 km |
Unua transdono al aĉetonto | 2010 | junio de 2008 | dec. de 2010 | 4-a kvarono de 2012 |