Boeing X-37

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boeing X-37

La X–37 Advanced Technology Demonstrator (angla por Progresigita Teĥnologia Demonstrilo) estas eksprerimenta kosmoŝipo, kiun evoluigas kaj konstruas la firmao Boeing en la Usono, komence je komisio de DARPA kaj NASA (X–37A), pli poste je mendo de USAF, per pluevoluigo de kosmoŝipo X-40. Celo de la programo estas provo de modernaj, avangardaj materialoj kaj novaj teknologioj por nova kosmoŝipo, post epoko de uzo de Space Shuttle kun NASA. Tiun novan kosmoŝipon planas uzi la USAF sola.

La unua lanĉo de X–37A okazis la 7-an de aprilo 2006 sur la private evoluigita porta aviadilo White Knight de la firmao Scaled Composites.

La X-37B povas oribite flugi la Teron en alto ĝis 900 km dum unua jaro kaj post 15 tagoj post la surteriĝo, ĝi estas denove lanĉebla. La energion servas dum la flugperiodo galium-arsenidaj sunĉeloj.

En la orbito, la kosmoŝipo povas ŝanĝi la rapidon kaj la alton per helpo de propraj motoroj. Originale, oni planis la motoron de Rocketdyne AR2-3 kun forto de 29,3 kN (kerosena-hidrogenperoksida), sed oni ŝanĝis dum la evoluigo al tradicia hidrazin-motoro. En la stokejo granda 2,13 × 1,22 metrojn, oni povas transporti maksimume 250 kg da ŝarĝo.

La unua testo de X-37B (OTV-1: Orbital Test Vehicle 1) komenciĝis la 22-an de aprilo 2010 per lanĉa raketo Atlas V (501), el Cape Canaveral. Tiu unua flugo daŭris 224 tagojn en la orbito kun tute aŭtomata surteriĝo en Vandenberg AFB.

La dua ekzemplaro (OTV-2) lanĉiĝis la 5-an de marto 2011 same per Atlas V (501) el Cape Canaveral. Ĝi longas 8,91 m, havas enverguron de 4,54 m, alton de 2,89 m. La maksimuma starta maso estas 4989 kg, la flugrapido 28.200 km/h.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]