Boeing YAL-1

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boeing YAL-1

Boeing YAL-1 dum la flugo
Tipo: Aerdevena Lasera Kontraŭbalistika defenda sistemo
Fabrikanto: Boeing
Unua flugo: 8-an de julio 2002
Enkonduko: Nuligita
Produktperiodo: 2002
Produktkvanto: 1
vdr

La Boeing YAL-1 Airborne Laser Testbed (ABL) estas aerdevena lasera kontraŭbalistika armila sistemo por defendo de misilo (MD: Missile Defense). Surbaze de Boeing 747-400F, en kies interno enkonstruita aparato povas produkti grandenergian laseran faskon kaj povas trafi flugantan celon.

Laŭ la planoj, la aviadilo povas eligi radiojn kun ondolongo de 1,3-3,8 mikronoj, kun povumo de 20 megavattoj, je maks. 250 km. Tiu povumo sufiĉas eksplodigi raketojn post 5-8-sekunda radiado. La energion donas gaso da 106 tunoj.

La direktadon de la laser-radioj helpas 341 hidraŭlikaj pivotoj, kiuj ebligas eĉ 1000-fojan direktadon en unu sekundo.

Specifaĵo[redakti | redakti fonton]

Boeing YAL-1
Grando Datenoj
Longo 69,7 m
Enverguro 64,4 m
Alto 19,4 m
Envergura surfaco 541 m²
Malplena maso 192,3 t
Maksimuma starta maso 363 t
Plej granda rapido maĥo 0,83 ĉ. 960 km/h
Maksimuma flugalto 13.700 m
Ebla flugdistanco (sen postplenigo) ĉ. 14.000 km
Pelado kvar General Electric CF6-80C2 kun je 274 kN ŝovforto
Skipo ses (piloto, kunpiloto, kvar servistoj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]