Bogis-Bossey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bogis-Bossey
Blazono de Bogis-Bossey
Blazono de Bogis-Bossey
Blazono de Bogis-Bossey
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Nyon
Koordinatoj  46° 21′ 11″ N 6° 9′ 59″ O / 46.35306 °N, 6.16639 °O / 46.35306; 6.16639 (mapo)Koordinatoj: 46° 21′ 11″ N 6° 9′ 59″ O / 46.35306 °N, 6.16639 °O / 46.35306; 6.16639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 806
Areo 2,45 km²
Alteco 468 m super marnivelo
Poŝtkodo 1279
Komunumkodo 5705
Mapo de Bogis-Bossey
Mapo de Bogis-Bossey
Situa mapo de Bogis-Bossey
vdr

Bogis-Bossey estas komunumo en la distrikto Nyon en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 806 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bogis-Bossey situas ĉe la orienta flanko de la valebenaĵo de la rivero Versoix proksimume 3 kilometrojn nordokcidente de la Lago Lemano ĉe la landlimo al Francio. En okcidento de la komunumo situas la naturprotekta marĉo apud la bordo de la rivero Versoix. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Bogis kaj Bossey.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,45 km², de kiuj 26,5% estas kovritaj de arbaro, 59,2% servas por agrikulturo kaj 13,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bogis-Bossey limas en nordo al Crassier, en oriento al Céligny (GE), en sudoriento al Founex, en sudo al eksklavo de Céligny (GE), en sudokcidento al Chavannes-de-Bogis, kaj en okcidento kaj nordokcidento al Divonnes-les-Bains (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bogis-Bossey pasas konekta vojo de Crassier al Chavannes-de-Bogis kaj la svisa aŭtovojo A1, kies plej proksima alveturejo Coppet situas 1 kilometron sudokcidente de la komunumo sur la teritorio de la komunumo Chavannes-de-Bogis.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bogis-Bossey datiĝas el la jaro 1135 kiel Bittgeium ad pontetulum. Dum mezepoko Bogis estis agrikultura bieno de la Abatejo Bonmont. En la jaro 1542 Bogis estis transdonita kiel senjorujo al la predikanto Antoine Saunier kaj ek de tiam formis subvoktejon de la Voktejo Bonmont, kiu en la jaro 1711 disiĝis de la Voktejo Nyon. La senjorueco apartenis sinsekve al divesaj familioj, inter kiuj troviĝis la familio Turrettine de Ĝenevo, kiu en la jaro 1722 konstruis la kastelon en Bossey. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la Distrikto Nyon.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]