Bohúňovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bohúňovo situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj

Bohúňovo, hungare Lekenye (lekenje) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava. La historia slovaka nomo estis Lekeňa.

Situo

Bohúňovo situas laŭ maldekstra bordo de Sajó, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Plešivec-Tornaľa. Rožňava troviĝas 20 km-ojn.

Historio

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1243 en formo "Lokuna". En 1828 oni komputis 45 domojn kaj 324 homojn. En 1910 loĝis en Lekenye 338 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Lekenye apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornajla, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. En 1924 la najbara vilaĝo aldoniĝis al Bohúňovo (tiam Lekeňa). Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Bohúňovo 320 da homoj, (279 hungaroj, 37 slovakoj, 3 ciganoj, unusola ukraino).

Vidindaĵo

Eksteraj ligiloj