Bohema Asocio Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bohema Asocio Esperantista (BAE aŭ B.A.E.) estis fondita la 27-an de septembro 1908 kiel konkurenca organizo al Bohema Unio Esperantista (BUE) sur malsamaj principoj, nome BAE organizis individuojn, dum BUE klubojn. La prepara komitato konstituiĝis jam la 29-an de decembro 1907 sub prezidanteco de Stanislav Kamaryt.

La asocion fondis pioniraj esperantistoj Hynek Karel Bouška, Theodor Čejka, Stanislav Kamaryt kaj Josef Krumpholc, kiuj estis eksigitaj el la Praga klubo post kverelo kun Eduard Kühnl, kiu laŭ ilia opinio gvidis la ĉeĥan Esperanto-movadon diktatorece kaj maldemokratie, por sia persona prospero kaj danke al sia riĉeco.

La kvaropo revivigis la malnovan gazeton Bohema Esperantisto (Český esperantista), kiun Čejka eldonadis ekde novembro 1902 ĝis septembro 1904, poste devis ĉesigi la eldonadon pro nesufiĉaj financoj. Ili sukcesis revigi la gazeton ekde oktobro 1908 ĝis 1911, kiam denove financoj elĉerpiĝis.

La malamikeco inter ambaŭ centroj respeguliĝas ankaŭ en iliaj gazetoj Bohema Esperantisto (BAE) kaj Bohema Revuo Esperantista (BUE) per pluraj sarkasmoj kaj reciprokaj kulpigoj pri kalumniado, sed samtempe ambaŭ alportis valorajn artikolojn kaj literaturaĵojn, ambaŭ estas ankaŭ fontoj de la tiama movado. Pri la konflikto konserviĝis dokumento de d-ro Alexandr Sommer Batěk „Rezultato de mia paciga entrepreno“, kie li priskribas sian vanan klopodon repacigi la kverelantojn. Ili estis ankoraŭ junuloj (Kühnl 24, Bouška 24, Kamaryt 25, Čejka 30, Batěk 34, Krumpholc 38), nur post la unua mondmilito jam kiel mezaĝuloj ili kunpaciĝis kaj kunlaboris en komuna organizo Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista.

La fonda ĝenerala kunveno de BAE okazis la 27-an de septembro 1908 en Praha. Estis aprobitaj statutoj kaj elektitaj honoraj membroj (Zamenhof, Čejka, Krumpholc), kiel oficiala organo elektita Bohema Esperantisto. La estraro estis elektita jene:

  • prezidanto: profesoro doktoro Batěk el Plzeň
  • vicprezidantoj: lernejestro Kožíšek el Záspy kaj magistrata adjunkto Kraus el Praha
  • ĝenerala sekretario: demonstratoro de bohema universitato Dro Kamaryt
  • sekretarioj: instruisto Grňa el Jevíčko kaj f-ino Vaníčková el Praha
  • kasisto: ĉeflikvidatoro Biskup el Praha
  • bibliotekestro: ĉefa librotenisto Iglauer el Praha
  • administracia komitato: lernejestro Alferi el Zdislavice, komercisto Ficek el Brno, imposteja kontrolisto Kutílek el Plzeň, advokata kandidato JUC. Barvíř el Praha, profesoro Fierlinger el Olomouc, instruisto Khun el Jičín, s-ino Krausová el Praha
  • anstataŭantoj: inĝeniero Hořeňovský el Pardubice, juristo Riegel, f-inoj Sobotová Vaněčková el Praha
  • kontrola komitato: financa komisario Dro Palek kaj financa konsilanto Úlehla el Praha
  • lingva komitato: s-roj Čejka (prezidanto), Krumpholc (vicprezidanto), Bouška (sekretario), Dro Batěk, Biskup, prof. Fierlinger, Grňa, Holub, Dro Kamaryt, Khun, prof. Kolkop, s-ino Krausová.

La asocio eldonis la unuan libron de tradukoj el la bohema literaturo, nome „Rakontoj“ de Jakub Arbes en traduko de Josef Grňa, kaj Theodor Čejka komencis eldonadi gazeton Internacia Pedagogia Revuo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]