Bohonal de Ibor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rivero Ibor tra Bohonal de Ibor.
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Bohonal de Ibor en sia provinco

Bohonal de Ibor estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas bonalos. La censita populacio en 2008 estis de 538 loĝantoj.

Situo

Bohonal de Ibor estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Ibores, je altitudo de 358 m. La surfaco de ties teritorio estas de 64,60 km². En 1963 la municipa teritorio pliiĝis pro aneksio de parto de la teritorio de Talavera la Vieja vilaĝo kiu malaperis pro konstruo de la akvobaraĵo de Valdecañas.

Koordinatoj: 39° 47′ 04″ N 5° 29′ 03″ U / 39.78444 °N, 5.48417 °U / 39.78444; -5.48417 (mapo)

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio

Demografia evoluo de Bohonal de Ibor inter 2001 kaj 2006

2001 2002 2003 2004 2005 2006

592 574 548 548 556 542

Festoj

La loko celebras sian feston pri la patrono Sankta Bartolomeo la 24a kaj 25a de aŭgusto, kiam multaj elmigrintoj aŭ vilaĝanoj kiuj laboras ekstere revenas hejmen pro la festo.

Vidindaĵoj

Los Mármoles (La Marmoroj).
  • Kolonaro de "los Mármoles" (La Marmoroj) (2a jarcento): portikaro de konstruaĵo konsiderata kiel kurio (20,43 x 11,55 m) konstruita el granito. Ĝi estis transportita unu ŝtono post alia en 1963 ekde Talavera la Vieja, de kie devenas, ĝis la aktuala setliĝo ĉe la ŝoseo de Navalmoral de la Mata al Guadalupe.
  • Estanque de las Cañas (Kanbaseno). Situa en la loko Pibor.

Eksteraj ligiloj