Boitatá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boitatá
fluanta akvejo • mita kreitaĵo
Informoj
Loĝloko Amazona arbaro
vdr

Boitatá [bojtata] estas monstro de brazila folkloro. Regione ĝi estas nomata Boitatá, Baitatá, Batatá, Bitatá, Batatão, Biatatá, M'boiguaçu, Mboitatá kaj Mbaê-Tata, tiu lasta estas la etimologia formo kaj signifas "fajra serpento" en tupia lingvo.

Ĝi havas grandegajn fajrajn okulojn, tage ĝi estas preskaŭ blinda, sed nokte, ĝi vidas ĉion. Laŭ legendo, Boitatá estis granda serpento kiu survivis grandan diluvon. Por forsavi sin, ĝi eniris kavon kaj restis en mallumo dum jarcentoj, tiel ĝiaj okuloj kreskis. Post ĝi eliris kavon, ĝi iras tra la kampoj serĉante kadavroj de bestoj por manĝi, sed ankaŭ povas foje ataki homojn kaj bestojn. Oni povas vidi ĝiajn fajrajn okulojn dum la noktoj en la arbaro.

Hodiaŭ, ĝi estas nepopulara kaj preskaŭ forgesita monstro.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.