Boitzenburger Land

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Boitzenburger Land
Boitzenburger Land (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Boitzenburger Land in UM.png
Federacia lando Brandenburgio
Distrikto Distrikto Uckermark
Urborajtoj
Koordinatoj 53°16′0″N 13°36′0″O  /  53.26667°N, 13.6°O / 53.26667; 13.6 (Boitzenburger Land)
Alto super la marnivelo 80 m
Areo 215,93 km²
Telefona antaŭkodo 039884, 039885, 039889
Poŝtkodo 17268
Aŭtomobila kodo UM
Oficiala kodo 12 0 73 069
Komunumestro Bernhardt Rengert
Adreso de la administrejo Templiner Straße 17
17268 Boitzenburger Land
Komunuma retejo www.gemeinde-boitzenburger-land.de
v  d  r
Information icon.svg

Boitzenburger Land estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Uckermark de la federacia lando Brandenburgio. Fine de la jaro 2008 la komunumo havis 3853 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

domoj ĉe la kastelo Boitzenburg

La komunuma teritorio, troviĝanta en la nordoriento de Brandenburgio, entenas la glaciepoke formitan montetaran kaj lagaran pejzaĝon de la okcidenta Uckermark. Grandaj partoj de la komunumo Boitzenburger Land situas en naturparko Uckermärkische Seen. El la lagoj de tiu naturparko estu nomataj la kvin plej grandaj ene de la komunuma teritorio: Kuhzer See, Trebbowsee, Haussee, Großer Küstrinsee kaj Krewitzsee. La komunumo estas ĉirkaŭata en nordoriento (Zerweliner Heide) kaj en sudokcidento (Große Warthesche Heide) de vastaj, interligitaj arbaroj. En nordokcidento la distrikto Mecklenburg-Strelitz limas al la komunumo Boitzenburger Land.

Komunumaj partoj[redakti | redakti fonton]

Al la komunumo apartenas la jenaj lokopartoj

  • Berkholz
  • Boitzenburg (administra sidejo)
  • Buchenhain
  • Funkenhagen
  • Hardenbeck
  • Haßleben
  • Jakobshagen
  • Klaushagen
  • Warthe
  • Wichmannsdorf

kaj la lokoj kaj loĝlokoj

  • Abbaue (Kuhz)
  • Abbaue (Warthe)
  • Boisterfelde
  • Bröddin
  • Brüsenwalde
  • Krewitz
  • Charlottenthal
  • Duster Möll
  • Egarsee
  • Fürstenau
  • Galliep
  • Karolinenhof
  • Kipp
  • Kirchenfelde
  • Kollinshof
  • Krüseliner Mühle
  • Kuhz
  • Lichtenhain
  • Lindensee
  • Luisenfelde
  • Mahlendorf
  • Mathildenhof
  • Mellenau
  • Rosenow
  • Ruhhof
  • Rummelpforter Mühle
  • Stabeshöhe
  • Steinrode
  • Sternthal
  • Suhrhof
  • Thomsdorf
  • Zerwelin

Esperantoaktivaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ekde jardekoj Esperantistoj vizitas la komunumajn partojn Thomsdorf kaj Krüseliner Mühle dum Somera Esperanto Familia/Feria Tendaro unufoje jare.

kastelo Boitzenburg