Bojnice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bojnice
hungare: Bajmóc, germane: Bojnitz
urbo
Bojnice19.JPG
Placo de Hurban kaj la kastelo
Bojnice herb2.png
Blazono
Oficiala nomo: Bojnice
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Trenčín
Distrikto Distrikto Prievidza
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Horná Nitra
Memorindaĵo Bojnica kastelo
Rivero Nitra
Situo Bojnice
 - alteco 298 m s. m.
 - koordinatoj 48°46′46″N 18°34′59″E  /  48.77944°N, 18.58306°O / 48.77944; 18.58306 (Bojnice)
Areo 19,960 km² (1 996 ha)
Loĝantaro 4 952 (31.12.2009)
Denseco 248,1 loĝ./km²
Unua skribmencio 1113
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 972 01
Telefona antaŭkodo +421-46
Aŭtokodoj PD
NUTS 513903
Bestĝardeno Bestĝardeno en Bojnice
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Trenčín
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Trenčín
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Bojnice
Retpaĝo: www.bojnice.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio
Bojnice vidata el la kastelo
Bojnica kastelo

Bojnice (hungare Bajmóc) estas urbo en Slovakio en regiono Trenčín, en distrikto Prievidza.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas laŭ flankovojoj, 2 km de Prievidza. La urboj preterfluas la rivero Nitra.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. Slavoj havis tie fortikaĵon, kiun la hungaroj okupis en la 10-a jarcento. La unua mencio devenis el 1113 en formo Maimoz, tiam apartenanta al abatejo, krome estis konataj la varmakvaj fontoj kaj foiroj. Baldaŭe la loko apartenis al fortikaĵo de Nitra. Inter 1299-1301 la posedanto estis Mateo Csák. Tiame vilaĝo ricevis la rangon kampurbo kun foirorajto kaj iĝis nobela urbo ekde 1395. La turkoj bruldetruis la urbon, dume ne povis okupi la burgon en 1530 kaj 1599. Rabadoj okazis en 1623 (fare de hajdukoj de Gabrielo Bethlen), en 1683 (fare de Emeriko Thököly), en 1704 (fare de Francisko Rákóczi la 2-a). La lasta okupis ankaŭ la burgon. La Habsburgoj reokupis la burgon en 1708. En la pli pacaj tempoj la loĝantoj okupiĝis pri vinkulturo, fruktoj, komercado. Ekde la 17-a jarcento formiĝis korporacioj. En 1910 loĝis en la urbo 1346 da homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). La urbo ĝis 1919 apartenis al Departemento Nitra, al distrikto de Prievidza. Poste ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. En 2001 vivis en la urbo 5006 da homoj (4859 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]