Bolero (muzikstilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bolero en Latinameriko signifas dancon kaj kantoformon de rekta taktospeco, kiu ekestis en la lasta triono de la 19-a jarcento ĉirkaŭ la kuba trovo.

Ekesto kaj disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Kiel unua bolero validas "Tristeza", komponita en 1883 de José (Pepe) Sanchez (1856-1918), kiu estas rigardata kiel stilforma muzikisto de la tradicia kuba trovo. Tipa bolero konsistas el du oksilabaj kvarliniaj versoj, kiuj respektive sian propran, du liniojn ampleksan kaj poste ripetatan melodion. La baza ritmo origine estis tiu de cinquillo de la danco danzono. Nuntempe oni aŭskultas plej ofte variaĵon de la danco begino. La apartena danca estas la rumbo, kiam la bolero ne estas miksata kun aliaj ritmoj kiel mamboĉaĉao.

La bolero disvastiĝis ĉie, kie prezentis kubaj son-muzikaj ensembloj, en tuta Latinameriko ĝi aparte populariĝis tamen per la ekesto de la sonfilmo en Meksiko. Tial intertempe ĉi tiu lando validas almenaŭ same grava por la bolero kiel Kubo. Gravaj meksikaj komponistoj estas Consuelo Velázquez, María Grever aŭ la iama prostitueja pianisto Agustín Lara el Veracruz, kies kanto Granada mondvaste famiĝis. Liaj plej gravaj muzikistoj kaj per tio de la meksika bolero estis Toña La Negra (fakte: Antonia del Carmen Peregrino Alvarez, 1912-1981), Pedro Vargas, la ensemblo Trio Los Panchos kaj Pedro Infante. Ĉiam la tekstoj estas sentimentale romantikaj; „ĉef“-bolero eble estas María Bonita, kiun Lara dediĉis al sia eksedzino, la plej fama filmaktorino de Meksiko en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, María Félix (1914-2002).

La peruanino Tania Libertad loĝanta en Meksiko estas nuntempe unu el la malmultaj muzikistoj, kiuj klopodas pri laŭtempa adaptado de bolero kaj per tio tenas ĝin viva.

Famaj boleroj[redakti | redakti fonton]

  • Bésame Mucho (kisu min multe)
  • María Bonita
  • El Besote Furioso
  • Historia de un Amor
  • La Barca
  • El Reloj
  • Somos Novios (ni estas gefianĉoj)
  • Nada Personal

Famaj boleromuzikistoj[redakti | redakti fonton]

  • Agustín Lara
  • Toña La Negra
  • Pedro Vargas
  • Trio Los Panchos
  • Luis Gatica (Lucho Gatica)
  • Armando Manzanero
  • Luis Miguel
  • Tania Libertad
  • Los Tres Reyes
  • Los Diamantes

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]