Boleslao la 1-a (Pollando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Boleslavo la 1-a, la desegnaĵo de Jan Matejko

Boleslao la 1-a, nomata "la Brava" (pole Bolesław I. Chrobry, latine Boleslaus; naskiĝis en 967, mortis la 17-an de junio 1025) el la dinastio de Piastoj estis en la jaroj 992-1000 duko de Pollando, en 1003-1004 duko de Ĉeĥio, kaj en 1000-1025 la unua reĝo de Pollando.

Li estis filo de la duko Mjeŝko la 1-a kaj Dubravka de Bohemio, filino de la duko Boleslao la 1-a de Bohemio kaj ekregis en 992 forpelante iom poste sian duonpatrinon kaj duonfratojn.

Apogis misian agadon de episkopo Adalberto el Prago kaj de benediktana monaĥo Bruno de Querfurt. La martiran morton de la unua (997) kaj lian baldaŭan sanktigon profitis politike por krei en Gniezno eklezian metropolon kaj diocezojn en Krakovo, Vroclavo kaj Kołobrzeg per tio konfirmante plenan memstarecon de Pollando helpe de imperiestro Oto la 3-a. Post lia morto (1002) Bolesław ektroviĝis en konflikto kun lia sekvanto Henriko la 2-a, interbatalante dum la jaroj 1002-1018. Packontrakto de Budziszyn permesis al li aneksi Luzacion.

En 1018 konkeris Kijevon, entronigante sian bofilon. En 1018 aŭ unu jaron poste alligis al la pola ŝtato, perditaj en 981, Ruĝajn Fortikaĵojn. Tuj antaŭ sia morto (1025) kroniĝis.


Antaŭe: Reganto de Pollando Poste: Herb Polski.svg
Mjeŝko la 1-a
 
duko 992-1000
reĝo 1000-1025
 
Mjeŝko la 2-a
Antaŭe: Reĝo de Bohemio Poste: Blason Boheme.svg
Vladivoj 1002-1003 Jaromír