Boleslao la 3-a (Bohemio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Boleslav la 3-a)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Boleslav (apartigilo)
Boleslao la 3-a
Reganto de Bohemio
Regado 9991002
denove mallonge dum 1003
Antaŭulo Boleslao la 2-a
Sekvanto Vladivoj
Persona informo
Naskiĝo dato nekonata
en Prago
Morto eble 1037
en Pollando
Etno ĉeĥoj vd
Familio
Dinastio Přemyslidoj vd
Patro Boleslao la 2-a de Bohemio vd
Patrino Emma of Mělník vd
Gefratoj JaromírOldřich • Václav Přemyslovec vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Boleslav la 3-a nomata La Rufulo (naskiĝis en nekonata jaro, mortis eble en 1037 en Pollando), Přemyslido, ĉeĥa princo dum la jaroj 9991002 kaj denove mallonge dum 1003, filo de Boleslao la 2-a, frato de princoj Oldřich kaj Jaromír. Kvankam Kosmas skribas, ke lia patrino estis princino Emma, laŭ pli novaj esploroj ŝajnas, ke lia patrino estis unua edzino de Boleslav la 2-a, dum Emma estis nur la dua.

Boleslaa perforta regado komencis unuan gravan krizon de přemyslida ŝtato, subtenantan de ekesto de ŝtatoj pola kaj hungara. Dum lia ekregado el la regno de liaj avo kaj patro restis nur Moravio, la aliajn regionojn akiris la pola kaj la hungara regnoj. La krizon krome akcelis alianco de imperiestro Oto la 3-a kaj pola princo Boleslav la 1-a la Brava.

  • 1001 – forfuĝo de Jaromír (laŭ ordono de la princo eksvirigita) kaj Oldřich eksterlanden
  • 1002ribelo kontraŭ Boleslav la 3-a, li devis fuĝi al la pola Boleslav. Poste laŭ invito de ĉeĥaj gravuloj kelkajn monatojn regas sekretplena princo Vladivoj, ĝis nun ankaŭ en Pollando. Ŝajnas, ke li apartenis ankaŭ al Přemyslidoj, sed la rilato ne estas konata.
  • 1003 (januaro) Post la morto de Vladivoj la pola princo helpis al Boleslav la 3-a reveni al la regado. Boleslav ja promesis pardonon al siaj antaŭaj kontraŭuloj, tamen li ordonis (la 9-an de februaro) formurdi la genton Vršovci kaj laŭ kronikoj li mem senkapigis iun el ili, nome sian propran bofilon. Sekvis denova ribelo. La pola princo venigis sian protektaton en Pollandon, blindigis kaj karcerigis lin. Printempe Boleslav la 1-a la Brava kun sia armeo penetris en Bohemion kaj ekregis mem ĝis aŭtuno 1004, kiam forpelis lin romia reĝo Henriko la 2-a kaj surtronigis princon Jaromír. Preskaŭ tridek jarojn Boleslav la 3-a travivis en pola aresto, kie li ankaŭ mortis „de neniu priplorata“. Liaj edzino kaj gefiloj ne estas konataj.