Boletus edulis
|
|
||||||||||||||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nobla boleto
|
||||||||||||||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||||
| Boletus edulis Bull., 1782 |
||||||||||||||||||||||||||
|
Aliaj Vikimediaj projektoj
|
||||||||||||||||||||||||||
Nobla boleto (Boletus edulis) estas fungo el la manĝindaj fungoj. Latine edulis signifas manĝebla.
Enhavo |
Priskribo [redakti]
Ĝi havas ĉaman aŭ falvbrunan koloron, ofte la rando estas pli hela. La ĉapelo estas komenca globforma, sed ĝi platiĝas. Ĝi mezuras de 10 ĝis 25 cm sed povas akiri la 35 cm.
La pora produkta tavolo troviĝas sub la ĉapelo, kiu havas – june – blanketan, pli poste verdflavan koloron. Tiu tavolo estas facile deigebla el la ĉapelo.
La trunketo estas blanketa kaj ventra en la malsupra parto. Ĝi havas helan retecan figuron surtrunkete.
La fungokarno estas malmola kaj blanka. Distranĉante, la karno restas blanka, ne bluiĝas. Ĝi estas bongusta (la venenaj radika kaj vulpa boletoj estas amaraj).
Sistematiko [redakti]
Fakte nun oni scias ke Boletus edulis esta klado kiu enhavas pluraj specioj.
Klado de edulis sensu stricto
- Boletus edulis Europa klado
- Boletus affinis edulis Amerika klado

