Bolivio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
República de Bolivia
Bulibya Republika
Wuliwya Suyu
Bolivia Respubliko
Flago de Bolivio
(Detaloj)
Blazono de Bolivio
(Detaloj)
Nacia himno: Himno Nacional de Bolivia
Nacia Himno de Bolivio
Nacia devizo: La unión es la fuerza!
Unueco estas forteco!
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo La-Pazo
Sukro
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
keĉua
ajmara
gvarania
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (78%)
protestantismo (16%)
Areo
 % de akvo
1.098.581 km²
1,29%
Loĝantaro 9.119.152 (2007)
Loĝdenso 8,4/km²
Loĝantoj Indianoj
Mestizoj
Horzono UTC-4
Interreta domajno .bo
Landokodo BO
Telefona kodo 591
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Evo Morales
Nacia tago 6-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Hispanio 6-a de aŭgusto 1825
Ekonomio
Valuto boliviano (BOB)
MEP
- Suma
- Pokapa
laŭ 2007
$25,684 miliardo
$ 2.817

Bolivio (hispane Bolivia) estas lando en Sudameriko.

Enhavo

[redakti] Bazaj informoj


[redakti] Geografio

Bolivio troviĝas sur la okcidenta duonglobo de la planedo, okcidente de la meridiano de "Greenwich", okupas la kernon de sudameriko kaj prezentas malpezan klinon al okcidento, do havas regionojn tropikajn, subtropikajn kaj varmetajn.

Ekstrema punktoj: Nordo latitudo 9º 40´07" (Manoa), Sudo latitudo 22º 54´12" (Altaĵo Guajakes), oriento longitudo 57º 25´05" (Bona Fino), okcidento longitudo 69º 38´23" (Altaĵo Maŭripalka).

Bolivio limas al 5 landoj: Nordoriente al Brazilo (3.423 km), sudoriento al Paragvajo (741 km), sudo al Argentino (773 km), sudokcidento al Ĉilio (850 km) kaj okcidento al Peruo (1.131 km).

Ĝia areo estas 1.098.581 km², do okupas la 5an pozicion laŭ areo inter sudamerikaj landojn.

La orografia sistemo prezentas 3 zonojn: Okcidenta zono aŭ Andino, formita de okcidenta montaro, orienta montaro kaj altebenaĵa. Centra zono aŭ Subandina, formita de valoj, krevoj kaj "jungo" (yungas). Orienta zono aŭ Benaĵo, formita de varma kaj malseka benaĵo, la fosa Ĉiquitana, la seka benaĵo kaj la alta paragvaja deklivo.

[redakti] Politika strukturo

Politika mapo de Bolivio.

Bolivio havas unu registaron por ĉiu lando; estas dividita en 9 departamentojn: Pando, Benio, Sankta Cruzo, Coĉabambo, Ĉukisako, Tariho, La Pazo, Oruro kaj Potosio; ankaŭ dividiĝas en provincojn kaj kantonojn. La kapitalo estas Sukro sed la ĉefurbo estas en La Pazo urbo.

Popolo elektas la prezidanton, kiu estas la ĉefreprezentulo en Bolivio; poste la popolo elektas prefektojn, kiuj estas la ĉefreprezentuloj en ĉiu departamentoj; la subprefektoj respondecas en ĉiuj provincoj kaj la urbestroj respondecas en ĉiuj urboj.

[redakti] Historio

Bolivio estis parto de la Inkaa imperio en la 13-a jarcento.

Post la alveno de la hispanaj konkerantoj en la 16-a jarcento, ĝi fariĝis parto de la Vicreĝlando de Peruo, kun la nomo Supera Peruo. Ĝi estis tre grava parto de la imperio pro la abundo de arĝento.

La lando sendependiĝis en 1825, kaj prenis sian nomon el liberiganto Simón Bolívar. La povon prenis kaj plu havis la descendantoj de eŭropa origino, kun apenaŭa partopreno de indianoj.

Bolivion perdis sian aliron al la Pacifika Oceano en la fino de la 19-a jarcento, post milito kun Ĉilio (Milito de la Pacifiko). En postaj jaroj ĝi ankaŭ perdis parton de sia teritorio: Akro iris al Brazilo, kaj parto de la Ĉako al Paragvajo, post la t.n. Ĉaka milito.

Dum plejmulto de sia historio, Bolivio suferis de grava politika malstabileco, kaj ĝi havas la rekordon de militistaj puĉoj en la tuta Ameriko. En 1967 estis provo de revolucio, gvidata de Che Guevara, kiu estis mortigita en la montaroj de la lando. En la jardeko de 1980 la situacio iom stabiliĝis kaj alvenis reprezenta demokratio. Tamen, tio malhelpis postan daŭran malstabilecon, kiu kondukis al diversaj demisioj de prezidentoj.

Nuntempe oni vidas grandigantan influon de la indiana movado, kaj peton de sociaj reformoj por unu el la plej malriĉaj landoj de la kontinento.

En januaro 2006 estis elektita prezidento la ajmaro Evo Morales, unua indiĝeno en tiu posteno.

[redakti] Esperanto-movado

Vidu: Bolivio:Esperanto-movado

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  lingvaj situacio kaj leĝaro en Bolivio (france)
·  Lastaj noticioj de Bolivio




Aliaj lingvoj