Bolivio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bolivia Respubliko
República de Bolivia
Bulibya Republika
Wuliwya Suyu

Flago de Bolivio

Blazono de Bolivio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Nacional de Bolivia
Nacia Himno de Bolivio
Nacia devizo: La unión es la fuerza!
Unueco estas forteco!
Situo
suverena ŝtatorespublikolando sen maralirolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Sukro
Oficiala(j) lingvo(j) hispana
keĉua
ajmara
gvarania
Uzata(j) lingvo(j) sud-bolivia keĉua lingvo, Ĉikita lingvo, Kallawaya, Itonama, Movima, Toromono, Araona, Cavineña, Pauna, nord-bolivia keĉua lingvo, Saraveca, Chakobo, Pacahuara, Yuracaré, Leco, Baure, Pauserna, Ese Ejja, Eastern Bolivian Guaraní, Jorá, Western Bolivian Guaraní, Uru, Yaminawa, Canichana, Itene, Reyesano, Wichí Lhamtés Nocten, Guarayu, Cayuvava, Tacana, Sirionó, Yuqui, hispana lingvo, Chipaya, ajmara lingvo, Ayoreo, Chimane, bolivia signolingvo, Tapieté, Ignaciano, Trinitario, Machinere, Central Aymara
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (78%)
protestantismo (16%)
Areo 1.098.581 km²
- % de akvo 1,29 %
Loĝantaro 10.426.160 (2010) (2017)
Loĝdenso 8,76 loĝ./km²
Loĝantoj Indianoj
Mestizoj
Horzono -4
Interreta domajno bo
Landokodo BO
Telefona kodo 591
Plej alta punkto Nevado Sajama
Plej malalta punkto rivero Paragvajo
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Evo Morales
Ĉefministro Luis Arce
Nacia tago 6-a de aŭgusto
Sendependiĝo disde Hispanio 6-a de aŭgusto 1825
Ekonomio
Valuto bolivjano (BOB)
MEP laŭ 2007
– suma $25,684 miliardo
– pokapa $ 2.817
vdr

Bolivio (hispane Bolivia) estas lando en Sudameriko. Kune kun najbara Paragvajo, estas unu el la du nuraj sudamerikaj ŝtatoj kiuj ne havas aliron al maro. Ĝi limas kun Argentino, Brazilo, Ĉilio, Paragvajo kaj Peruo.

Bazaj informoj


Historio

Bolivio estis parto de la Inkaa imperio en la 13-a jarcento.

Post la alveno de la hispanaj konkerantoj en la 16-a jarcento, ĝi fariĝis parto de la Vicreĝlando de Peruo, kun la nomo Supera Peruo. Ĝi estis tre grava parto de la imperio pro la abundo de arĝento.

La lando sendependiĝis en 1825, kaj prenis sian nomon el liberiganto Simón Bolívar. La povon prenis kaj plu havis la descendantoj de eŭropa origino, kun apenaŭa partopreno de indianoj.

Bolivion perdis sian aliron al la Pacifika Oceano en la fino de la 19-a jarcento, post milito kun Ĉilio (Milito de la Pacifiko). En postaj jaroj ĝi ankaŭ perdis parton de sia teritorio: Akro iris al Brazilo, kaj parto de la Ĉako al Paragvajo, post la t.n. Ĉaka milito.

Dum plejmulto de sia historio, Bolivio suferis de grava politika malstabileco, kaj ĝi havas la rekordon de militistaj puĉoj en la tuta Ameriko. En 1967 estis provo de revolucio, gvidata de Che Guevara, kiu estis mortigita en la montaroj de la lando. En la jardeko de 1980 la situacio iom stabiliĝis kaj alvenis reprezenta demokratio. Tamen, tio malhelpis postan daŭran malstabilecon, kiu kondukis al diversaj demisioj de prezidentoj.

Nuntempe oni vidas grandigantan influon de la indiana movado, kaj peton de sociaj reformoj por unu el la plej malriĉaj landoj de la kontinento.

En januaro 2006 estis elektita prezidento la ajmaro Evo Morales, unua indiĝeno en tiu posteno. En decembro 2009 alia balotado okazis kaj prezidanto Morales estis reelekita.

Geografio

Dosiero:Bolivio Fizika Mapo.jpg
Fizika mapo de Bolivio.

Bolivio troviĝas sur la okcidenta duonglobo de la planedo, okcidente de la meridiano de "Greenwich", okupas la kernon de sudameriko kaj prezentas malpezan klinon al okcidento, do havas regionojn tropikajn, subtropikajn kaj varmetajn.

Ekstrema punktoj: Nordo latitudo 9º 40´07" (Manoa), Sudo latitudo 22º 54´12" (Altaĵo Guajakes), oriento longitudo 57º 25´05" (Bona Fino), okcidento longitudo 69º 38´23" (Altaĵo Maŭripalka).

Bolivio limas al 5 landoj: Nordoriente al Brazilo (3.423 km), sudoriento al Paragvajo (741 km), sudo al Argentino (773 km), sudokcidento al Ĉilio (850 km) kaj okcidento al Peruo (1.131 km).

Ĝia areo estas 1.098.581 km², do okupas la 5an pozicion laŭ areo inter sudamerikaj landojn.

La orografia sistemo prezentas 3 zonojn: Okcidenta zono aŭ Andino, formita de okcidenta montaro, orienta montaro kaj altebenaĵa. Centra zono aŭ Subandina, formita de valoj, krevoj kaj "jungo" (yungas). Orienta zono aŭ Benaĵo, formita de varma kaj malseka benaĵo, la fosa Ĉiquitana, la seka benaĵo kaj la alta paragvaja deklivo.

Populacio

La loĝantaro estas pli da 10 milionoj da personoj. El ili 66 % estas indiĝenoj de 36 diferencaj nacioj kaj 60 % estas malrivxaj kaj 38 % ege malriĉaj. En la kamparo 8 el 10 personoj esrtas malriĉaj kaj 6 nesufiĉe manĝas. Elmigrado kreskas: 20 % de bolivianoj elmigris, 1 miliono al Argentinio, milionduono al Eŭropo (ĉefe al Hispanio kaj Italio), 300,000 al Brazilo kaj milionkvarono al Usono; el ili 60 al 80 % estas neleĝe.

La vivodaŭro estas de 66,3 jaroj.

Oni parolas la hispanan, ajmaran, keĉuan kaj aliajn 34 indiĝenajn lingvojn.

Ekonomio

La averaĝa salajro monata estas 942 "boliviano" (100,24 eŭroj), sed en agrikulturo nur 309 boliviano (33,4 eŭroj) ĉe viroj kaj 105 b (11,36 eŭroj) ĉe virinoj.

Politika strukturo

Politika mapo de Bolivio.

Bolivio estas dividita en 9 departamentojn: Beniio (Beni), Ĉukisakio (Chuquisaca), Koĉapampio (Cochabamba), La-Pazio (La Paz), Pando, Potosiio (Potosí), Santa-Kruzio (Santa Cruz), Tariŝio (Tarija) kaj Uruio (Oruro). La departementoj pludividiĝas en provincojn kaj kantonojn. La ĉefurbo estas Sukro sed la registaro laboras en la urbo La-Pazo.

La civitanoj pli aĝaj ol 17-jaraj elektas la prezidanton, kiu estas la ĉefreprezentanto de la ŝtato; poste la popolo elektas prefektojn, kiuj estas la ĉefreprezentantoj en ĉiuj departamentoj; la subprefektoj respondecas en ĉiuj provincoj kaj la urbestroj respondecas en ĉiuj urboj.

Esperanto-movado

Vidu: Bolivio:Esperanto-movado

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke lingvaj situacio kaj leĝaro en Bolivio france greke Aktualaj notoj pri Bolivio esperante


Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara